La 20-an de novembro la Wuzhen-a Pintkunveno de la Monda Interreta Konferenco 2024 malfermiĝis en Wuzhen, Zhejiang, Ĉinio. La pintkunveno altiris pli ol 1800 respondeculojn de gravaj internaciaj organizoj, reprezentantojn de ĉinaj kaj eksterlandaj registaraj departementoj kaj tutmondaj interretaj entreprenoj, kaj famajn fakulojn kaj esploristojn.
En la malferma ceremonio estis lanĉita pensfabrika kunlabora plano de la Monda Interreta Konferenco, kaj ĉirkaŭ 60 internaciaj pintaj pensfabrikoj en la tutmonda interreta kampo kune partoprenis en la plano. Ankaŭ lanĉiĝis cifereca instituto de la Monda Interreta Konferenco, kaj oni estigos studkurson pri transcenda plano por tutmondaj interretaj talentuloj, kun la celo konstrui internacian studan platformon por registaraj departementoj, sociaj organizoj, entreprenaj administrofakoj, precipe el evoluantaj landoj.
Ankaŭ estis fondita speciala AI-komisiono de la Monda Interreta Konferenco. Kiel unua profesia kaj normalstata filio depost stariĝo de la Monda Interreta Konferenco, ĝi konstruos internacian interŝanĝan platformon de AI. Kaj krom tio okazos 24 subforumoj, interalie pri iniciato de monda disvolvado, cifereca ekonomio, teknologia novigo kaj administrado en AI.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat