Xi Jinping interparolis kun Luiz Inácio Lula da Silva
La 20-an de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva en Brazilo.
Xi Jinping diris, ke li ĝojas viziti Brazilon okaze de la signifoplena jaro de 50-a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo. Sub gvidado de prezidento Lula, la ekonomio kaj socio de Brazilo stabile evoluas kaj la lando viciĝis inter la 10 plej grandaj ekonomioj de la mondo. Li esprimas gratulon pri la sukcesa okazigo de la Pintkunveno de Gvidantoj de G20 en Rio-de-Ĵanejro kaj starigo de Tutmonda Alianco kontraŭ Malsato kaj Malriĉeco.
Ĉinio kaj Brazilo estas du grandaj evoluantaj landoj en la orienta kaj okcidenta hemisferoj. Retrorigardante la pasintajn kvin jardekojn, la ĉin-brazilaj rilatoj trapasis montojn kaj maron, kaj la du landoj trovis ĝustan vojon de kunekzisto surbaze de reciproka respekto kaj reciproke utila amikeco inter evoluantaj landoj.
Brazilo estas la unua lando, kiu starigis strategian partnerecon kun Ĉinio, kaj ankaŭ la unua latinamerika lando, kiu starigis ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio. Xi Jinping kaj Lula kune anoncis la altigon de ĉin-brazilaj rilatoj al komunumo de komuna estonteco por Ĉinio kaj Brazilo, por man-en-mane konstrui pli justan mondon kaj pli daŭripovan planedon, kaj interkonsenton pri estigo de sinergio inter la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la evoluiga strategio de Brazilo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat