Ĉina prezidanto kaj brazila prezidento kune renkontiĝis kun raportistoj

BY:Xie RuifengNovember 21, 2024

La 20-an de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva kune renkontiĝis kun raportistoj.



Xi Jinping diris, ke li havis elkoran, amikecan kaj fruktodonan interparoladon kun prezidento Lula, kaj ili kune retrorigardis disvolvan procezon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo dum la pasintaj 50 jaroj kaj konsentis, ke la rilatoj inter la du landoj trairas la plej bonan momenton en la historio, montrante pliiĝantan tutmondan, strategian kaj longdaŭran influon, kaj estas modelo de kunlaboro kaj kunesto inter evoluantaj grandaj landoj.


Li diris, ke ili konsentis, ke la du landoj devas daŭre profundigi strategian reciprokan konfidon, firme subteni unu la alian pri kernaj aferoj implikantaj suverenecon, sekurecon, disvolvajn interesojn kaj aliajn aferojn, kaj antaŭenigi respektivan altkvalitan disvolviĝon.


Lula varme bonvenigis la viziton de prezidanto Xi Jinping, dirante, ke malgraŭ geografia malproksimeco inter Brazilo kaj Ĉinio, la du landoj havas similajn valorojn, ampleksajn komunajn interesojn kaj profundan kaj solidan amikecon. Brazil-ĉina kunlaboro havas strategian signifon kaj tutmondan influon. Ĉinio estas la plej grava komerca kaj investa partnero de Brazilo, kaj ĉinaj kompanioj en Brazilo efike antaŭenigis la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Brazilo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis Pintkunvenon de G20 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat