Xi Jinping sendis videan salutmesaĝon al Wuzhen-a Pintkunveno de Monda Interreta Konferenco 2024

BY:Xie RuifengNovember 20, 2024

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis videan salutmesaĝon al la Wuzhen-a Pintkunveno de Monda Interreta Konferenco 2024 en la 20-a de novembro.


Xi Jinping diris, ke scienca kaj teknologia revolucio kaj industria transformado rapide disvolviĝas, kaj novaj teknologioj kiel artefarita intelekto multe altigis la kapablon de la homoj por kompreni kaj transformi la mondon, sed ili ankaŭ kaŭzis serion da neantaŭvideblaj riskoj kaj defioj.


Li diris, ke oni devas ekkompreni la ĝeneralan tendencon de ciferecigo, interretigo kaj saĝigo, rigardi novigon kiel la unuan movforton, sekurecon kiel la gravan postulon, kaj inkluzivigon kiel celatan valoron. Oni devas akceli la antaŭenigon de noviga, sekura kaj inkluziviga disvolviĝo de cifereca spaco, kaj kunlabori por pli bona cifereca estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis Pintkunvenon de G20 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat