Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis Pintkunvenon de G20

BY:Xie RuifengNovember 20, 2024


Antaŭtagmeze de la 18-a de novembro laŭ la loka tempo, en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 19-an Pintkunvenon de G20.


Li diris, ke Ĉinio estas preta por labori kun ĉiuj partioj por konstrui justan mondon kun komuna disvolviĝo.


Pri la batalo kontraŭ malsato kaj malriĉeco, li diris, ke necesas estigi pli da punktoj de kunlaboro kaj malpli "malgrandaj kortoj, altaj bariloj", por ke pli kaj pli multaj evoluantaj landoj alportu pli bonan vivon al siaj popoloj kaj realigu modernigon.


Xi Jinping diris, ke retrorigardante procezon de Ĉinio pri mildigo de malriĉeco, oni povas vidi la spiriton de persistemo kaj diligenta laboro, kaj tio montras, ke la problemoj de malriĉeco en evoluantaj landoj povas esti solvitaj. Ĉinio venkis la batalon kontraŭ malriĉeco, do ankaŭ aliaj evoluantaj landoj povas fari tion.


Li diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam estas membro de la Tutmonda Sudo, fidinda longdaŭra partnero de evoluantaj landoj, kaj ankaŭ estas praktikanto kaj aganto, kiu volas labori kun ĉiuj evoluantaj landoj por realigo de komuna disvolviĝo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kafo populariĝas en la lando de teo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat