Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵus vizitis Peruon, kie li partoprenis ĉijaran pintkunvenon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEC). Nun li estas en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, por la pintkunveno de G20, kaj poste faros ŝtatan viziton al prezidento Lula en Braziljo, kie ambaŭ gvidantoj celebros la 50-jariĝon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj subskribos gravajn interkonsentojn por profundigi eĉ pli la kunlaborojn kaj interŝanĝojn inter Brazilo kaj Ĉinio. En tiu speciala momento inter la fino de la pintkunveno de APEC kaj la komenco de la pinktkunveno de G20, mi rivevis specialan inviton de CGTN por partopreni vive, per Skajpo, en la anglalingva televidprogramo China 24, prezentita de Xia Cheng, kiu kombinas prezentadon de novaĵoj kun komentoj de invitita gasto.
La unua parto de la programo temis pri la partopreno de prezidanto Xi Jinping en la pintkunveno de APEC, kiam li substrekis la gravecon de regiona ekonomia kunligo, kaj en mia komento mi kaptis la ŝancon por paroli pri la malnova revo de Latin-Ameriko, speciale de Sud-Ameriko, pri regiona kunligo. Landoj de Latin-Ameriko havas komunan historion, kulturajn similaĵojn, similajn geografiajn kaj geopolitikajn situaciojn, kaj eĉ similajn stadiojn de disvolvado, sekve regiona integriĝo estas rigardata kiel natura procezo, kiu povas alporti profiton al ĉiuj landoj. Nuntempe la integriĝo de sud-amerikaj landoj fariĝas aparte grava por Brazilo, ĉar antaŭe la gravita centro de monda ekonomio estis ĉe Atlantiko, nun ĝi estas ĉe Pacifiko, kaj ĉi-jare la brazila registaro anoncis planon estigi kvin itinerojn, kunlabore kun najbaraj landoj, por ligi Brazilon al havenoj ĉe Pacifiko, interalie la haveno de Chancay, konstruita kaj financita de Ĉinio pere de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj ĵus inaŭgurita dum la vizito de prezidanto Xi. "La Zono kaj Vojo" estas grava iniciato por antaŭenigi kunligon kaj kundisvolvadon de sud-amerikaj landoj.
La dua parto de la programo temis pri la duflanka kunveno de prezidanto Xi kun usona prezidento Biden. Estas dezirinde, ke Ĉinio kaj Usono, kiel la du plej grandaj ekonomioj en la mondo, havu bonajn rilatojn kaj klopodu kunlabori anstataŭ interbatali. Prezidanto Xi resumis la historiajn atingojn de ĉin-usona kunlaboro, admonis Usonon pri la ruĝaj linioj de Ĉinio kaj faris proponojn, kiel igi la duflankajn rilatojn pli bonetosaj kaj fruktodonaj, ekzemple trakti unu la alian en egaleco, plifortigi dialogojn kaj kunlaborojn kaj plenumi siajn promesojn kaj respondecojn.
Petite komenti pri la ŝlosilaj kampoj por kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, mi atentigis pri tio, ke ambaŭ landoj estas inter la plej grandaj en la mondo kaj en populacio kaj en teritorio, kaj ankaŭ estas la du plej grandaj ekonomioj, sekve estas nature, ke ambaŭ flankoj profitu de komercaj rilatoj, kio permesus reciprokan aliron al la granda merkato de la alia, kaj ankaŭ en turismo estas granda spaco por kunlaboro, ĉar ambaŭ, Usono kaj Ĉinio, havas multajn turismajn allogaĵojn. Cetere, tiuj du landoj ludas gvidan rolon en pluraj kampoj de scienco, teknologio kaj novigo, sekve plifortigo de interŝanĝoj kaj kunlaboroj en tiu kampo estus fruktodona por ambaŭ landoj kaj eĉ por la tuta mondo.
Fine, la diskuto alvenis al la vizito de prezidanto Xi al Brazilo, kun du apartaj temoj, la fokusoj de ĉijara pintkunveno de G20 kaj la graveco de la tagordoj de G20 kaj APEC ĉi-jare. Pri G20, mi substrekis la estigon de Internacia Fonduso Kontraŭ Malriĉeco kaj Malsato, proponita de prezidento Lula, kiel ĉefa fokuso ĉi-jare. Malriĉeco kaj malsato fariĝis aparte gravaj problemoj en nuntempa mondo kaj registaroj bezonas trakti ilin kiel prioritato. Ĉinio akumulas gravan sperton en tiu kampo, ĉar antaŭ kelkaj jaroj la lando sukcese venkis la batalon kontraŭ malriĉeco kaj akumulis valoran sperton tiukampe, sekve multaj landoj povas lerni de Ĉinio pri batalo kontraŭ malriĉeco. Cetere ĉijara pintkunveno de G20 havas gravan novaĵon: Krom la politika kunveno kaj la ekonomia kunveno, kiuj okazas ĉiujare, ĉi-jare estis aranĝita ankaŭ socia kunveno (G20 Social), tio emfazas kompromison kun la socio kaj la komprenon, ke la politikaj kaj ekonomiaj atingoj de G20 devas ankaŭ esti fruktodonaj por la socio.
Ĉinio montras sian kompromison pri plifortigo de rilatoj kun aliaj landoj kaj antaŭenigo de ekonomia kunligo inter landoj. La antikva Silka Vojo kunligis la popolojn de Eŭrazio, kaj prezidanto Xi, en sia interparolado kun perua prezidento Dina Boluarte, diris, ke Ĉinio volas ligi la Inkaan Vojon kun la Mara Silkvojo de la 21-a Jarcento, kaj malfermi feliĉan vojon de komuna prospero por Peruo kaj aliaj latin-amerikaj kaj karibiaj landoj.
La antikva Inkaa Vojo, menciita de prezidanto Xi, estis ligita al la Vojo Peabiru, antikva reto de padoj, kiu kunligis Atlantikon kaj Pacifikon en Sud-Ameriko. Tra Peabiru-vojo okazis komercaj, kulturaj kaj religiaj interŝanĝoj inter la originaj popoloj de Sud-Ameriko, tiel ke ĝi estas amerika ekvivalento de la Silka Vojo. La investoj en infrastrukturo por kunligi sud-amerikajn landojn, pere de la iniciato "La Zono kaj Vojo", havas la kapablon krei modernan Peabiru-vojon kaj ligi ĝin al la nova Silka Vojo, alportante oportunojn pri disvolvado al la tuta mondo.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat