Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 31-an Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de APEK

| 2024-11-18
Bookmark and Share


La 16-an de novembro, en la 31a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de APEK (Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro), ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon, per kiu li alvokis partoprenantojn surŝultrigi siajn respondecojn pri la situacio en nuna epoko kaj kune antaŭenigi la disvolvadon de la azi-pacifika regiono.


Li diris, ke azi-pacifika kunlaboro alfrontas defiojn kiel leviĝantaj tendencoj de geopolitiko, unuflankismo kaj protektismo, kaj ĉe ĉi tiu historia vojkruciĝo, azi-pacifikaj landoj portas pli grandajn respondecojn sur siaj ŝultroj.


Xi Jinping diris:"Ni devas resti sindediĉaj al multflanka kaj malferma ekonomio, firme subteni la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco kiel ĝia kerno, kaj antaŭenigi regionan ekonomian kunligon kaj konekteblecon."


"Ni devas firme kapti la ŝancojn prezentitajn de la nova sciencteknika revolucio kaj industria transformiĝo, kaj plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri artefarita intelekto, kvantuma informadiko, vivo kaj sano, kaj aliaj avangardaj kampoj." Li aldonis, ke Ĉinio komencos la Tutmondan Iniciaton de Kunlaboro pri Translandlima Datumfluado, kaj serĉos pli profundan kunlaboron kun aliaj partioj por antaŭenigi efikan, oportunan kaj sekuran translandliman datumfluadon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kafo populariĝas en la lando de teo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments