Ĉina prezidanto interparolis kun perua prezidento
La 14-an de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun perua prezidento Dina Boluarte en Limo, Peruo.
Xi Jinping diris, ke li tre ĝojas fari ŝtatan viziton al Peruo invitite de perua prezidento kaj ĉeesti la kunvenon de 31-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de APEK (Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro).
Ĉinio kaj Peruo estas landoj kun longhistoriaj civilizacioj. La profundaj civilizacioj donis al Ĉinio kaj Peruo saĝon kaj larĝpenson, ebligante al ili klare vidi la direkton de la historio, sekvi la disvolvan tendencon de la epoko kaj ĉiam aliĝi al egala traktado, reciproka respekto kaj fido, kaj reciproka lernado, kaj fariĝi kunlaboraj modeloj kun malsamaj fortoj, sistemoj kaj kulturoj.
Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 53 jaroj, la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Peruo konservis solidan disvolviĝon. La haveno Chancay estas unu el la sukcesaj kunlaboraj projektoj de Ĉinio kaj Peruo en la komuna konstruado de "La Zono kaj Vojo". Ĉinio volas labori kun Peruo, rigardante la havenon Chancay kiel deirpunkton, por konstrui novan teran kaj maran kanalon inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, ligi la Inkaan Vojon kun la Mara Silkvojo de la 21-a jarcento, kaj malfermi feliĉan vojon de komuna prospero por Peruo kaj eĉ la grandega nombro da latin-amerikaj kaj karibaj landoj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat