Peruo alte taksas siajn rilatojn kun Ĉinio, kaj la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando estas rigardata kiel ŝanco por plue profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj alporti pli grandajn profitojn al la dulandaj popoloj, deklaris la prezidanto de la parlamento de Peruo, Eduardo Salhuana.
Salhuana diris tion dum intervjuo kun ĉina raportisto. Li alte taksas la rimarkindajn disvolvajn atingojn de Ĉinio, elstarigante ĝian konstantan klopodadon por atingi celojn, ĝian rapidan ekonomian kreskon, kaj la signifajn plibonigojn en la vivkvalito de la popolo rezulte de progresoj en infrastrukturo, kiel aŭtovojoj, altrapida fervojo kaj inteligenta urba administrado.
Salhuana emfazis la aktivan rolon de Ĉinio en APEK en kreskigado de regiona komerco kaj investo, teknologio kaj infrastruktura konektebleco, li laŭdis Ĉinion kiel motoron por tutmonda ekonomia disvolviĝo. Li diris, ke la projekto de la haveno Chancay estas reala ekzemplo de la subteno de Ĉinio al la disvolviĝo de aliaj landoj samtempe kun sia propra progreso.
Salhuana ankaŭ emfazis la longdaŭran amikecon inter Peruo kaj Ĉinio, kiu estas profunde ŝatata de ambaŭ popoloj. Ĉi-jare estas la 175-a datreveno de la alveno de la unua aro da ĉinaj enmigrantoj al Peruo, Salhuana diris, ke tiuj ĉinoj kaj iliaj posteuloj ludis esencan rolon en la socia, ekonomia kaj kultura progreso de Peruo, riĉigante la kulturan diversecon de la lando.
Li ankaŭ esprimis la antaŭĝojon de Peruo pri daŭraj kulturaj interŝanĝoj kun Ĉinio, esperante pli grandan reciprokan komprenon kaj vojon al komuna prospero inter la du nacioj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat