Krishna Srinivasan, direktoro de la Azi-Pacifika Departemento de la Internacia Mona Fonduso (IMF), estis intervjuita la 22-an de oktobro. Li diris, ke Azio, kiu kontribuas 60% al la tutmonda kresko, estas la potenco de la tutmonda ekonomio.
"Azio estas la plej dinamika regiono de la mondo. Ĝi havas grandegan kvanton da laborforto. Multo de tio ankaŭ estas sperta laborforto. Ĝi estas regiono profunde integrita en tutmondaj provizoĉenoj. Kaj fine, ĝi estas regiono, kiu spertas grandegan kreskon de produktado," Srinivasan diris.
La funkciulo de IMF rimarkigis, ke la regiono ankaŭ devos alfronti la riskojn de geoekonomia fragmentiĝo, efiko de artefarita intelekto (AI), klimatŝanĝiĝo ktp. La efiko de geoekonomia fragmentiĝo sur Azio estas precipe priatentinda.
Li diris, ke la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) liveras tre bonan forumon por tiaspeca dialogo, ĉar ĝi estas grupo de 21 ekonomioj, kiuj respondecas pri granda parto de tutmonda komerco.
"Do ĝi liveras ekonomian forumon, forumon por dialogo inter landoj pri mildigo de komercaj frikcioj kaj daŭrigo de plurflankismo," li diris.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat