Lee Ritenour, Dave Grusin kaj Ivan Lins kunkoncertis en Ŝanhajo

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 12, 2024

En aprilo 2023, kiam brazila prezidento Lula renkontis ĉinan prezidanton Xi Jinping antaŭ la Granda Popola Halo en Pekino, la fonmuziko estis Novo Tempo (Nova Epoko) de Ivan Lins kaj Victor Martins. Flanke, observantaj la du landogvidantojn, brazilaj ministroj akompanantaj prezidenton Lula ekkantis la kanzonon, kaj brazila ministro pri kulturo Margareth Menezes ploris pro emocio.


Reklambildo pri la koncerto en Ŝanhajo


La entuziasmo de brazilanoj pri tiu kanto estas pravigebla: Novo Tempo estis granda sukceso en Brazilo en la 1980-aj jaroj kaj markis la transiron de la lando, de diktaturo al demokratio. Ludata dum la renkontiĝo de la du prezidantoj, la kanto fariĝis simbolo de la reveno de Brazilo al la internacia scenejo kaj ankaŭ de nova epoko por diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio, kun profundigo de interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter ambaŭ landoj.


"Miaj geamikoj, mi estas tiom ĝoja! Vi ne povas imagi la signifon de tio por mi kaj Victor. La teksto de Nova Epoko, jam en 1980, celis doni memfidon al la popolo de ni tiom amata, por alporti esperon al ĉiuj pri la libereco konkerota post kvin jaroj. Hodiaŭ oni ludis tiun kanton denove por kuraĝigi la novan prezidenton gvidi nin en rekonstruado de nia vera, amata lando kaj nia kara popolo," deklaris Ivan Lins post informiĝi pri tio, ke lia komponaĵo estis elektita kiel fonmuziko por tiu grava momento de rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio.


Ivan Lins alparolas la publikon antaŭ ol ekludi Love Dance, la unuan kanton, kiun li prezentis al la publiko en Ŝanhajo.


Mondfama muzikisto Ivan Lins, laŭlonge de sia kariero, kunlaboris kun elstaraj muzikistoj de Brazilo kaj aliaj landoj. Lia unika stilo de klavarludado, lia bela kaj trankviliga voĉo kaj liaj tekstoj plenaj je optimismo igas lin la muzikisto, kiu majstre kaptis la etoson de Brazilo en la 1980-aj jaroj. Lia muziko fariĝis simbolo de sociaj movadoj kaj unuigis ĉiujn brazilanojn.


En 1985, kiam la gitaristo Lee Ritenour kaj la pianisto Dave Grusin iris al Brazilo, serĉante inspiron por sia muziko, ili aŭskultis surstrate la voĉon de Ivan Lins. "Alveninte en Brazilo, mi ekrimarkis tiujn elstarajn tonojn. Ivan estis ege atentata kaj piedirante sur la stratoj de Rio kaj San-Paŭlo oni aŭskultus aron da muzikaĵoj, inter kiuj multaj estis verkitaj de Ivan. Mi sugestis al Dave, ke ni devus prepari albumon kun lia muziko. Kaj fariĝis magia kombino."


Ivan Lins kantas kaj ludas klavaron en la koncerto en Ŝanhajo.


Nomita Harlequin, tiu "magia kombino" estas leganda kunfandĵaza albumo kun kelkaj verkoj de Ivan Lins. Ĝi atingis la duan lokon en la rango de nuntempa ĵazo de Billboard kaj gajnis la prestiĝan premion Grammy en la kategorio Plej Bona Instrumenta Aranĝo en 1986, krom pluraj indikoj en aliaj kategorioj. Tiel Ritenour kaj Grusin prezentis Ivan Lins al la mondo.


Kvankam Ivan Lins, nun 79-jara, kaj Dave Grusin, 90-jara, estas elstaraj kaj mondfamaj muzikistoj, tamen la koncertejoj de Ĉinio dum longa tempo restis fremdaj al ili. Tio ŝanĝiĝis antaŭ nelonge, pli precize en la 7-a de novembro ĉijare, kiam Lee Ritenour, Dave Grusin kaj Ivan Lins, kune kun aliaj brazilaj gastmuzikistoj, koncertis en la Ŝanhaja Ĵazfestivalo 2024. La koncerto okazis en la teatrejo BOCOM New Bund 31 Prezentarta Centro kaj allogis ĵazamantojn de Ŝanhajo kaj eĉ de aliaj urboj. Dum la unuaj 50 minutoj, Ritenour kaj Gusin prezentis plurajn sukcesojn de siaj karieroj, akompanataj de la basgitaristo Munir Hossn kaj la drumisto Wesley Ritenour.


Ĉiuj muzikistoj koncertas kune.


Post 20-minuta paŭzo, la koncerto daŭris kun partopreno de la brazilaj muzikistoj Tatiana Parra (kanto), Bruno Migotto (basgitaro), Marcelo Costa (perkutiloj) kaj Edu Ribeiro (drumo), kiuj preparis la etoson por la granda momento de la nokto, kiam Ivan Lins (kanto kaj klavaro) venis al la podio sub fortaj aplaŭdoj de la spektantaro, por ludi kelkajn el siaj grandaj sukcesoj, interalie Love Dance (Amodanco), Vitoriosa (Venkintino) kaj Começar de Novo (Rekomenci). Proksime de la fino de la koncerto, Ritenour, Grusin kaj Lins restis solaj sur la podio por koncerti triope, kaj en la fino ĉiuj muzikistoj ludis kune. Mirinda nokto por amantoj de bona muziko!


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">ĈIIE malfermas oportunojn por afrikaj landoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat