ĈIIE malfermas oportunojn por afrikaj landoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 11, 2024

En septembro ĉi-jare Pekino gastigis la Forumon pri Ĉin-Afrika Kunlaboro 2024, kaj ĈIIE, nun okazanta en Ŝanhajo, estas uzata kiel platformo por efektivigi celojn interkonsentitajn inter Ĉinio kaj afrikaj landoj dum la forumo. Ĉi-jare estis rekorda partopreno de afrikaj landoj kaj firmaoj en ĈIIE. Ne nur investoj de ĉinaj firmaoj en Afriko multe kreskis dum la lastaj jaroj, sed ankaŭ afrikaj produktoj pli kaj pli gajnas spacon en la ĉina merkato, la plej granda en la mondo. ĈIIE ludas gravan rolon en tiu procezo, kaj faciligante negocojn rilatajn al la internacia komerco, kaj per eksponado de afrikaj produktoj al konsumantoj. Jaron post jaro pli kaj pli da afrikaj landoj kaj entreprenoj partoprenas en ĈIIE, kaj samtempe kreskas la diverseco de afrikaj produktoj aĉeteblaj en Ĉinio.


La distrikto Sarah Baartman de la provinco Orienta Kabo en Sud-Afriko partoprenas per propra budo en ĉijara ĈIIE.


Naciaj pavilonoj de Egiptio kaj Benino kaptis la ŝancon ankaŭ por reklami pri siaj turismaj allogaĵoj.


Afriko eksportas ne nur manĝaĵojn al Ĉinio. Industrio de afrikaj landoj ankaŭ rapide disvolviĝas, sekve ankaŭ kreskas la aldonvaloro de kelkaj afrikaj eksportoj.


Vizitantoj interesiĝas pri agrikulturaj produktoj kaj tipaj manartaĵoj de Togolando.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto













<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ŝtatvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj: ĈIIE estas impulso por komuna estonteco de la mondo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat