Vizitantoj de ĉijara ĈIIE povas facile rimarki, ke jaron post jaro kreskas la kvanto de firmaoj pri senpilota aviado en la sekcio pri aŭtoj kaj veturiloj. Tio spegulas la rapidan disvolvadon de malalt-altituda ekonomio en Ĉinio, la multobliĝo de firmaoj disvolvantaj senpilotajn flugtaksiojn (eVtol-oj) kaj la rapida teknologia disvolvado en tiu kampo. Kvankam plejparto de la firmaoj en la mondo nuntempe disvolvantaj rilatajn teknologiojn estas ĉinaj, multaj el ili disvolvas novajn produktojn partnerece kun alilandaj firmaoj aŭ estas investitaj de eksterlandaj investantoj, kio substrekas la internaciecon de altteknika industrio. Jen kelkaj eVtol-oj eksponataj en ĉijara ĈIIE!
eVtol disvolvita de TCab Tech
Vertaxi Matrix1
Volant, de Range Aviation
Aliaj du modeloj disvolvataj de Range Aviation
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat