Direktoro de Finnlanda Buroo pri Komerco: ĈIIE estas valora ŝanco por montri teknologion kaj novigon de Finnlando

BY:Xie RuifengNovember 1, 2024

La 7-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazos en Ŝanhajo de la 5-a ĝis la 10-a de novembro. En intervjuo antaŭ la malfermo de ĈIIE, Marko Tiersmäki, direktoro pri ĉina regiono sub la Finnlanda Buroo pri Komerco, diris, ke lamalfermo de la ĉina merkato estas ŝlosila por ke finnaj kompanioj plivastigu komercon kun Ĉinio, kaj ĈIIE estas grava ŝanco por ke finnaj kompanioj prezentu teknologion kaj novigon.


En la ĉi-jara ĈIIE, Finnlando denove starigis nacian pavilonon por montri sian unikan ĉarmon de glacineĝaj vidindaĵoj kaj la belecon de siaj arbaroj. 18 finnaj kompanioj aperos en la nacia pavilono, pli multe ol en la pasintjara ekspozicio; aliaj 10 partoprenos per propraj budoj.


Li diris, ke finnaj kompanioj aktive partoprenas en la ekspozicio kaj konsideras ĝin kiel gravan platformon por eniri la ĉinan merkaton. Finnaj kompanioj partoprenantaj en la ekspozicio ĉi-jare koncernas al multaj kampoj, kiel energio, kemiaĵoj, maŝinoj kaj ekipaĵoj, cirkla ekonomio, informadika kaj komunika teknologio, konsumaĵoj, dezajno, manĝaĵoj kaj teknologio pri sano... "Ĉi tiuj kompanioj rigardas ĈIIE kiel valoran ŝancon por montri altnivelajn teknologiojn kaj novigojn antaŭ profesiaj vizitantoj."


Tiersmaki diris, ke centoj da finnaj kompanioj jam funkcias en la ĉina merkato. Krome, Finnlando havas kompaniojn pri saĝa energio, cirkla ekonomio, cifereca sano kaj aliaj kampoj, kiuj volas eniri en la ĉinan merkaton. Li diris, ke Ĉinio klopodas krei justan, travideblan kaj antaŭvideblan komercan etoson, kaj tio estas tre grava. Merkata malfermeco estas la ŝlosilo por ke finnaj kompanioj daŭre funkciu kaj disvolviĝu en Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio sukcese lanĉis Shenzhou-19 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat