La 30-an de oktobro Ĉinio lanĉis la homekipitan spacoŝipon Shenzhou-19, sendante tri astronaŭtojn al sia orbitanta kosmostacio Tiangong por sesmonata misio.
La spacoŝipo Shenzhou-19, sur la portoraketo Changzheng-2F, ĵetiĝis matene je 4:27 laŭ la pekina tempo de Jiuquan-a Satelit-lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio. Proksimume 10 minutojn post la lanĉo, Shenzhou-19 disiĝis de la raketo kaj eniris sian destinitan orbiton.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat