La urbo Zhongshan en la provinco Guangdong de Ĉinio estas la devenurbo de doktoro Sun Yat-Sen, kiu fondis la unuan respublikon de Ĉinio. Lia iama loĝejo troviĝas en la vilaĝo Cuiheng, kaj ekde 1956 ĝi funkcias kiel muzeo, kun areo de 200 mil kvadrataj metroj kaj pli ol 20 kulturaj heredaĵoj protektitaj je nacia, provinca aŭ urba nivelo, inkluzive de la antikvaj loĝejoj de Sun Yat-Sen kaj Yang Yin. La muzeo estas dividita en sep malsamajn lokojn: Memorigejo pri D-ro Sun Yat-Sen (en lia antikva loĝejo), Tradicia Cuiheng-a Domo, Eksponejo pri Farma Kulturo, Eksponejoj de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj, Parko Memore al la Revolucio de 1911, Memorigejo pri Yan Yin kaj Cuiheng-vilaĝo.
Enirejo de la muzeo ornamita kun flagoj de Ĉinio dum la periodo de la Nacia Tago
La domo, kie d-ro Sun Yat-Sen vivis dum siaj fruaj jaroj
Tamarindo plantita de d-ro Sun Yat-Sen el semoj portitaj el Havajo vigle kreskas en Zhongshan.
La enirhalo de la domo konservas la originalajn meblojn kaj ankaŭ portretojn de li kaj liaj gepatroj.
Antaŭ la domo de d-ro Sun Yat-Sen troviĝas tamarindo plantita de li mem. La semojn li kunportis el Havajo. Ene de la domo, konserviĝas la originalaj mebloj, kiujn li kaj lia familio uzis dum longa tempo. Dum milito, kiam japanoj invadis Ĉinion, la mebloj estis forsenditaj al alia loko, kaj post la fino de la milito oni revenigis ilin al la domo. La eksponaĵoj emfazas la epokon kiam d-ro Sun Yat-Sen vivis en tiu domo, montrante la etoson, en kiu li naskiĝis kaj kreskis.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat