Firmao disvolvas spavojn en Zhongshan

BY:Rafael Henrique ZerbettoOctober 25, 2024

Zhongshan-a FCourier-a Aviada Teknologia Kompanio Limigita, bazita en Zhongshan-urbo de Guangdong-provinco, disvolvas sistemojn por profesia uzo de senpilotaj aviadiloj (spavoj), aganta en la sektoroj de esplorado kaj disvolvado, fabrikado, komerco kaj operaciumado de altnivelaj spavoj, sistemoj por kontrolado de flugmaŝinoj kaj artefarita intelekto. Ĝi aparte fokusas sur fiksflugilaj spavoj kun kapablo al- kaj elteriĝi vertikale, kiuj estas promesplenaj por la disvolvado de malalt-altituda ekonomio de Ĉinio en la sekvaj jaroj kaj estas aplikeblaj en multaj fakoj, inkluzive de publika sekureco, savado, batalo kontraŭ incendio, inspektado de grundo kaj resursoj, kaj inspektado de linioj por distribuado de elektro.


Per komputilo oni povas kontroli la spavojn kaj vidi realtempe la imagojn el siaj kameraoj.


La spavo E6, disvolvita de FCourier, el- kaj alteriĝas vertikale, sed post kiam ĝi atingas sufiĉe altan altitudon kaj rapidecon, la motoroj por vertikala flugo sin kaŝas ene de kontenero en la spavo, kiu de tiam flugas kiel fiksflugila flugmaŝino, atingante pli longan flugkapablon kaj ŝparante energion. Por ke ĝi alteriĝu, okazas la malo: ĝi perdas rapidecon kaj ekuzas la motorojn por vertikala flugo. Ĝi povas esti ekipita kun kameraoj, sensiloj, laŭtparolilo kaj aliaj akcesoraĵoj, depende de la uzo, kiun oni donos al ĝi, ekzemple monitorado, anoncoj, inspektado ktp.


E6 ekflugas.


E40, alia spavo disvolvita, produktata kaj komercata de FCourier, estas pli granda kaj kun granda kargokapablo, por ke ĝi povu transporti kaj liveri pakaĵojn. Ĝi kapablas ĵeti pakaĵon dum la flugo, sen la bezono alteriĝi. Laŭ la firmao, tiu ĉi spavo kapablas elteriĝi kun pezo je maksimume 110 kg, kaj ĝi povas transporti granddimensian kargon.


E40 transportas pakaĵon.


Kiel nacinivela alt-teknologia entrepreno, FCourier ankaŭ kunlaboras en la partnereca programo por integriĝo de industrioj, universitatoj kaj esplorado sub la ministerio pri edukado.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping atingis Kazanon por pintkunveno de BRICS - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat