Brazila kungfu-atleto disputos ĉampionecon en Ĉinio!

BY:Rafael Henrique ZerbettoOctober 24, 2024

La 34-jara brazila atleto Ismael Mello, loĝanta en la urbo Maricá de la ŝtato Rio-de-Ĵaneiro, estas atleto de la brazila nacia teamo de kungfuo wushu kaj membro de la federacio de kunfuo de erio-de-Ĵanejro, en la kungfustilo Shuai Jiao.



Per sia forta kaj sincera sindediĉo al tiu tradicia ĉina luktoarto, Ismael fariĝis ĉampiono en pluraj gravaj turniroj, interalie li estas trifoje ŝtata ĉampiono en Rio-de-Ĵanejro, trifoje transŝtata ĉampiono, dufoje brazila ĉampiono, kaj estas la nuna tut-amerika ĉampiono. Brazila Konfederacio pri Kungfuo Wushu elektis lin elstara atleto de 2023.


Post longa penado por akiri tiujn titolojn, Ismael sukcesis esti invitita por la Tutmondaj Ludoj de Kungfuo Shuaijiao, kiu okazas de la 24-a ĝis la 27-a de oktobro en la urbo Baoding, Hebei-provinco de Ĉinio.


"Mi revas pri tiu ĉi turniro kaj serioze trejniĝis por tiu ĉi granda evento. Partopreni tutmondan turniron estas la revo de ajna atleto, samkiel partopreno en Olimpikoj. Mi revas partopreni en tia ĉampioneco, ekde kiam mi fariĝis kungfu-atleto, kaj iri al la urbo, kie naskiĝis tiu ĉi kungfustilo, estas historia momento por mi. Tre malmultaj atletoj sukcesas esti invititaj al mondĉampioneco," rakontis Ismael.


Sendependa atleto, Ismael ne trovis sponsoron por la vojaĝo al Ĉinio kaj preskaŭ maltrafis la ŝancon realigi sian revon. Financa helpo de amikoj kaj familianoj ne estis sufiĉa, sed bonŝance lia rakonto fariĝis konata inter brazilanoj vivantaj en Ĉinio, kiuj tuj ekagis por helpi lin realigi sian revon.


"Mi ne imagis, ke mi gajnus subtenon el alia flanko de la mondo. Mi tre ĝojas scii, ke brazilanoj en Ĉinio agadis por helpi min. Tio min instigas eĉ pli partopreni la turniron kaj gajni medalon por Brazilo," deklaris la atleto.


Bonŝancon al Ismael!


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto













<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio volas kunlabori kun BRICS-landoj por altkvalita disvolviĝo de "granda BRICS-kunlaboro" - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat