La 15-an de oktobro, la retejo de la usona ĵurnalo The Nation publikigis artikolon verkitan de Sarang Shidor, direktoro de la Tutmonda Sud-studa Programo ĉe Quincy-instituto pri Landa Administrado de Usono. La artikolo montris, ke de la pasinta jaro, la entuziasmo pri aliĝo al BRICS plifortiĝas inter landoj de la tutmonda sudo. Tajlando kaj Malajzio petis aliĝon al BRICS, signalante, ke la Sudorienta Azio eble aliĝos al la mekanismo en la estonteco, kaj la regiono jam faris signifajn atingojn en ekonomia kresko kaj integriĝo.
Konsiderante, ke BRICS inkludas Ĉinion kaj Rusion, du ĉefaj membroj, la "kontraŭokcidenteco" de la mekanismo estas troigita. Longtempe, la plivastiĝo de BRICS inkludos pli multajn landojn de la tutmonda sudo. La tutmonda sudo ne estas aliancano de la Okcidento, nek ĝia kontraŭulo.
Dum grandaj landoj leviĝas, BRICS-landoj devas alfronti mondon, en kiu komerco kaj investo fariĝis armiloj. Fakte, en la procezo de sociaj kontaktoj, oni atendas, ke la kunlabora mekanismo de BRICS kontribuos por mildigi duflankan streĉecon inter kontraŭuloj. Kvankam ekzistas mankoj en la kunlabora mekanismo de BRICS, tamen la kreskado de BRICS estas unu el la nepraj rimedoj por"korekti mondan malekvilibron".
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat