Rusa klerulo: BRICS ne estas "kontraŭokcidenta organizo"

BY:Xie RuifengOctober 24, 2024

De la 22-a ĝis la 24-a de oktobro okazas la Pintkunveno de BRICS en Kazano, Rusio, la unua post la plivastigo de BRICS-membroj. Vasily Kashin, altranga esploristo de la centro por ampleksaj eŭropaj kaj internaciaj studoj ĉe la Nacia Esplora Universitato pri Ekonomio de Rusio, diris, ke BRICS-landoj klopodas por antaŭenigi forigon de dolaro, sed ĉiuj membrolandoj havas malsamajn ekonomiajn kaj financajn sistemojn, do la celo estas longdaŭra. La nuna celo de BRICS estas sin protekti de la sankcioj farataj de la Okcidento.


Li diris, ke BRICS ne estas "kontraŭokcidenta organizo" kaj iuj membroj, kiel Egiptio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, ĉiam havas proksimajn rilatojn kun Usono. BRICS estas pli simila al "klubo de landoj kun komunaj interesoj en ekonomia disvolvado kaj tutmonda administrado", "la celoj inkludas pliigi la reprezentecon de ne-okcidentaj landoj en internaciaj institucioj kaj limigi la kapablon de Usono misuzi sian ekonomian influon por politikaj kaj ekonomiaj celoj".


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping atingis Kazanon por pintkunveno de BRICS - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat