Dilma Rousseff: Laŭ MEP, BRICS jam estas pli grava ol G7

| 2024-10-23
Bookmark and Share


Lastatempe, Dilma Rousseff, eksa prezidanto de Brazilo kaj prezidanto de la Nova Disvolviĝa Banko, diris en intervjuo, ke la Nova Disvolviĝa Banko realigis internacian kunlaboron trapasinte la limojn de ĉiuj koncernaj landoj kaj reprezentante la komunan vidpunkton de la koncernaj landoj.


"Laŭ la malneta enlanda produkto (MEP), BRICS-landoj jam estas pli gravaj ol tiuj de G7-grupo". Rousseff diris, ke la BRICS-mekanismo, grava kunlabora mekanismo inter emerĝantaj ekonomioj, daŭre profundiĝis kaj fariĝis pli solida, kun grandega potencialo kaj forta kreskopotencialo.


"La kunlabora mekanismo de BRICS-landoj konsistas el emerĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj, ĝi servas ĉi tiujn landojn, kaj reflektas la komunan vizion de ili. Ni ankaŭ rimarkis la gravecon havi taŭgajn ilojn kaj mekanismojn, tiel ekzistas la Nova Disvolviĝa Banko kaj kriz-aranĝa mekanismo de BRICS-landoj," diris Rousseff.


Rousseff diris, ke la celo de la Nova Disvolviĝa Banko estas plivastigi investon en infrastrukturo kaj daŭripova evoluado, precipe en la kampoj de loĝistika infrastrukturo, cifereca infrastrukturo kaj socia infrastrukturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio kaj Rusio trovas ĝustan vojon por amikaj rilatoj inter ĉefaj najbaraj landoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments