Ĉinio kaj Rusio trovas ĝustan vojon por amikaj rilatoj inter ĉefaj najbaraj landoj
Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin en la 22-a de oktobro. En la renkontiĝo Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Rusio jam trovis la ĝustan vojon por ke ĉefaj najbaraj landoj havu amikajn rilatojn, kio prezentas ne-aliancon, ne-alfrontadon kaj ne-celantan trian partion.
Rimarkante, ke ĉi-jare estas la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, Xi Jinping diris, ke dum la pasintaj jaroj, la rilatoj inter la du landoj eltenis defiojn. Malgraŭ la kompleksaj kaj severaj eksteraj defioj, la duflanka kunlaboro en kampoj kiel komerco daŭre progresas, kaj grandskalaj komunaj projektoj restas en stabila funkciado.
Xi Jinping diris, ke la mekanismo de BRICS (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko) estas la plej grava platformo de la mondo por solidareco kaj kunlaboro inter emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, Ĉinio alte taksas la grandajn klopodojn de Rusio kiel prezidanta lando de BRICS.
Putin diris, ke ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, antaŭ 75 jaroj, la rilato inter la du landoj evoluis al ampleksa strategia partnero de kunordigo por la nova epoko, kun duflankaj rilatoj konservante altnivelan kreskon kaj forĝante modelon por nova speco de rilatoj inter grandaj landoj.
Putin dankis Ĉinion pro lia subteno dum la rusa prezidanteco de BRICS, emfazante, ke Rusio pretas proksime kunlabori kun Ĉinio por certigi la sukceson de la unua pintkunveno de BRICS post ĝia plivastigo, kondukante pozitivajn rezultojn en pli granda kunlaboro de BRICS.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat