La 109-a UK akiris atenton de multaj legantoj. El Popola Ĉinio raportis pri la kongreso per informoj, rakontoj, kaj intervjuoj de en- kaj eksterlandaj esperantistoj. Hodiaŭ ni esploru la tagon de redaktoroj de la kongresa kuriero de la 109-a UK La Voĉo de Kilimanĝaro. De kiu lando ili venas? Kia estas iliaj tagoj dum la UK? Kaj kiel ili efike plenumis raporton? Jen la intervjuo.
El Popola Ĉinio: Bonvolu prezenti vin mem.
Saluton, mi estas Adjévi Adjé, togolanda esperantisto. Mi estas konata ankaŭ kiel kunorganizinto de pluraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en Afriko, kaj ĉeforganizinto de la 73-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Aneho, Togolando en 2017. Laste mi estis redaktoro de la kuriero de la 109-a UK La Voĉo de Kilimanĝaro.
El Popola Ĉinio: Kiom da homoj respondecis pri la raporto de UK? Kiel vi kunlaboris? Ĉu ĉiuj viaj membroj havis spertojn pri la raporto?
Estis granda laboro, sed malmultaj (kun)laborantoj. Fakte ne estis respondecaj personoj, krom la redaktoro. Ĉiuj aliaj kontribuantoj estis memvolaj verkemuloj. Al kelkaj el tiuj ĉi (fame konataj esperantistoj), mi retskribis kelkajn tagojn antaŭ la komenciĝo de la kongreso, demandante al ili sendi salutmesaĝon por la kuriero kaj multaj el ili reagis pozitive. Kompreneble, iuj el la kontribuantoj estis amatoraj pri ĵurnalismo. Mi do kaptas la okazon por refoje danki ĉiujn kontribuintojn kaj aparte salutas al Martina Sachs-Bockelmann. Ŝi ne nur instigis kongresanojn verki por la KK, sed ankaŭ per sia telefono kolektis impresojn de UK-partoprenantoj por la kuriero. Alia neokaza kunlaboranto estis mia amiko Kokou Sagbadjélou el Togolando. Li subpreme provlegis ĉiun ekzempleron de la KK malgaŭ diferenco de tri horoj inter Tanzanio kaj Togolando.
El Popola Ĉinio: Kion vi faris antaŭ la inaŭguro de la kongreso por pretigi la raporton?
Unue, mi tralegis la programon de la koncerna tago kaj surbaze de tio preparis skemon por la aperonta KK. Laŭ tiu plano mi kontaktiĝis kun koncernaj prelegontoj kun afabla invito al ili sendi fotojn, raportojn – ĉu tekstajn, ĉu voĉregistraĵojn pri la respektivaj programeroj. En tiu ĉi korespondado helpis ankaŭ la ĝenerala sekretario de la estraro de UEA, nome Aleks Kadar. Li peris kaj mem verkis ankaŭ tekstojn por la KK. Al li mi ŝuldas ankaŭ dankon!
El Popola Ĉinio: Kion via teamo faris dum la UK por garantii ĉiutagan publikiĝon?
Ni taksis al ni malmulte dormi, multe atenti pri eroj de la kongresa programaro raportindaj. Dum la kongresa semajno aperadis regule La Voĉo de Kilimanĝaro. Ĝi estis preparata dumnokte, kiam ĉiuj jam dolĉe dormis, amuziĝis en iu bona restoracio aŭ inter si. Mallonge, la teamo zorge nutris kaj flegis la ligon: redakcio – provleganto – presejo. Kaj feliĉe tio funkciadis en bonaj retkondiĉoj.
El Popola Ĉinio: Kia estis via tago dum la UK?
Plenplena, laborega kaj preskaŭ sendorma. Mi ne povis plene ĝui la kongreson kaj partopreni en ĉiuj programeroj, en kiuj mi volis partopreni. Fojfoje mi eĉ devis rezigni al amikaj kaj afablaj invitoj al ekskursoj, restoracio, ekzemple. Sed la redaktora laboro ankaŭ donis plezuron, precipe kiam mi vidis kiom UK-anoj kun scivolema apetito venis serĉi ĉiun novan kurieron ĉe la akceptejo.
El Popola Ĉinio: Kiujn aferojn impresis vin?
Oni emas diri, ke vojaĝo klerigas homon. Sed mi povas aldoni, ke UK plilarĝigas la kulturajn horizontojn de kongresanoj. Mi ne kutimas ĵeti al mi florojn, sed mi povas diri, ke mi ne plu estas tiu Adjévi, kiu mi estis kiam mi ekvojaĝis al Aruŝo. Mi pensas, ke mi pliboniĝus, ĉar multajn aferojn mi lernis de azianoj, eŭropanoj, afrikanoj, amerikanoj, oceanianoj dum la kongreso en Aruŝo. Mi ĉiufoje miris vidi la Esperanto-komunumon, kiu kapablas doni tiom multe! Daŭre mi opinias, ke interŝanĝoj kaj kontaktoj kun la esperantista mondo estas gravegaj en la vivo de ĉiu esperantisto. Impresis ankaŭ la fakto, ke regis inter la kongresanoj la spirito de amikeco, frateco kaj solidareco.
El Popola Ĉinio: Kiom da fojoj vi partoprenis en la raporto de UK? Ĉu kun ĉinaj esperantistoj vi amikiĝis dum UK? Se jes, ĉu vi volas kunhavi la rakonto(j)n inter vi kaj ĉinaj amikoj?
En mia ĝis nuna esperantista vivo, mi entute partoprenis jam en tri-kvar UK, sed ĉi-jara estis la unua, en kiu mi oficiale plenumis raportistan laboron. En Aruŝo mi havis bonajn momentoj kun UK-anoj, el kiuj estis ĉinoj. Aparte mi havis saman laborĉambron kun John Huang, kiu de tri jaroj estas la oficiala UK-fotisto. Krome, mi persone ekkonatiĝis kun Ĉielismo WANG Tianyi, pri kiu mi multe legadis, sed neniam antaŭe renkontis lin. Ni faris foton!
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat