Mirinda koncerto de Gilberto Gil en Ŝanhajo

BY:Rafael Henrique ZerbettoOctober 17, 2024

Estis jam post la sunsubiro, kiam mi atingis la teatrejon por spekti la koncerton. La grundo estis malseka pro la pluveto falinta en la tuta tago, sed ne plu falanta. De la metrostacio ĝis la teatrejo mi renkontis plurajn brazilanojn survoje: Homoj el tuta Ĉinio, eĉ el foraj urboj, venis al Ŝanhajo por tiu okazo. Multaj aliaj ne povis veni pro la dato de la koncerto: 7-a de oktobro, la lasta tago de la ferio pro la Nacia Tago. Multaj homoj bezonis labori la sekvan tagon kaj ne eblus reveni hejmen ĝustatempe.



Mia propra kazo estas ekzemplo de la avantaĝoj alportitaj de tiu koncerto al Ŝanhajo: mi ne planis vojaĝi dum la oktobra ferio, pro la granda kvanto da homoj, sed mi decidis iri al Ŝanhajo nur pro la koncerto. Ĉar mi nepre bezonus iri al la urbo, kial ne profiti la okazon por promeni kaj revidi amikojn? Anstataŭ vojaĝi nur por la koncerto, mi iris kelkajn tagojn pli frue. Plejparto de miaj brazilaj amikoj de Pekino ankaŭ iris al Ŝanhajo pli frue kaj pasigis kelkajn tagojn turismantaj tie. Mi tie renkontis amikojn kaj konatulojn el Nankino, Nanchang kaj aliaj urboj. Multaj el ili antaŭe planis resti hejmen aŭ vojaĝi al alia urbo, sed elektis Ŝanhajon pro la koncerto: tio estis unika oportuno por ni.


Unu kialo estas, ke de multaj jaroj neniu fama muzikisto de Brazilo koncertas en Ĉinio, kio estas granda bedaŭro, konsiderante la potencialon kaj gravecon de kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj. Alia kialo estas tio, ke Gilberto Gil ne estas nur fama kaj altnivela muzikisto, sed legendo de brazila muziko, elstarulo inter elstaruloj. Gajninto de naŭ premioj Grammy kaj pluraj aliaj gravaj muzikaj premioj, Gil revoluciis la brazilan muzikon per la movado Tropicália, karakterizita de radikala estetika novigo per nekutima mikso de instrumentoj kaj stiloj, kunigante la tradicion kun la avangardo de brazila kaj internacia muziko. Nun, lanĉinte preskaŭ 60 albumojn laŭlonge de sia kariero, Gilberto Gil faras sian lastan turneon en Azio kaj planas emeritiĝi venontjare.


Inter 2003 kaj 2008, Gilberto Gil ankaŭ estis brazila ministro pri kulturo, kaj poste li gajnis la titolojn Artisto de Paco de Unesko kaj Ambasadoro de Bona Volo de la Manĝaĵa kaj Agrikultura Organizaĵo de UN. Tiutempe, fine de iu UN-kunveno, en kiu li reprezentis Brazilon, li iris al la podio kun la tiama ĝenerala sekretario de UN, Koffi Anan, kaj kelkaj aliaj aŭtoritatoj kun muzika talento, kaj ili kune koncertis: tiu sceno por mi reprezentas la plej altan momenton de Brazilo en la internacia medio.


Tiutempe Gilberto Gil havis grandegan bandon kun pluraj muzikistoj kaj faris grandajn koncertojn en stadionoj kaj aliaj vastaj lokoj, kun altaj teknikaj postuloj kaj grandega publiko. Nuntempe li estas jam 80-jara, kaj liaj koncertoj fariĝis pli simplaj en malgrandaj teatrejoj kun intimeca etoso. Lia nuna bando konsistas el liaj filoj Bem, José kaj João, kaj lia nepino Flor.



La koncerto komenciĝis per la kanto Expresso 2222 (Ekspresa Trajno 2222). Sidanta sur seĝo kun akustika gitaro en siaj manoj, Gil montris sian talenton en pluraj kantoj, kelkaj verkitaj de aliaj brazilaj aŭtoroj, kaj kelkaj verkitaj de li antaŭ pluraj jardekoj. Inter unu kanto kaj alia, Gil ŝatis interagi kun la publiko kaj rakonti siajn rememorojn pri la epoko, kiam la kanto estis verkita aŭ klarigi pri kelkaj brazilaj muzikstiloj. Lia nepino Flor ankaŭ montriĝis talenta kantistino.


Post bela interpreto de Tempo Rei (Tempo Reĝo), Gilberto Gil stariĝis, oni demetis lian seĝon, kaj li daŭrigis la koncerton piede ludanta elektran gitaron. En tiu dua parto de la koncerto elektraj muzikiloj ĉefrolis, kaj Gil staranta montris sian talenton por entuziasmigi la publikon. Li komencis per Woman No Cry de Bob Marley, por kiu li verkis brazilan version, kiu daŭre estas tre populara. En Esperanto estas du versioj de tiu kanto, Ne Ploru Virin’, rekte tradukita el la angla, kaj Ne Ploru Plu, tradukita el la portugallingva versio de Gilberto Gil.


La muziko fariĝis pli kaj pli vigla kaj gaja, kun brazilanoj surloke kantantaj kune kun li. Kiam li ekkantis Aquele Abraço (Tiu Brakumo), unu el liaj ĉefaj sukcesoj, kiun li kantis en la malfermo de la Someraj Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro en 2016, la publiko stariĝis kaj komencis danci. Kreiĝis mirinda festa etoso. Sekve venis A Novidade (La Novaĵo) kaj li finis la koncerton per Toda Menina Baiana (Ĉiu Bahiulino). Entute estis duhora koncerto kaj li restis unu horon piede kaj eĉ iom dancis sur la podio!


Post la koncerto, mi iris kun aliaj brazilanoj al drinkejo. Du amikoj, brazilaj muzikistoj vivantaj en Ŝanhajo, sukcesis renkonti Gilberto Gil post la koncerto, li afable babilis kun ili, kiuj invitis lin al drinkejo kun ni. Gilberto Gil estis laca kaj iris al la hotelo, sed liaj filoj renkontis nin en la drinkejo poste. Neforgesebla nokto!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ekspozicio rakontas historion de amikeco inter Ĉinio kaj Irano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat