Okazis kunsido pri Esperanto-instruado en Interna Mongolio

BY:Sheng MinOctober 14, 2024

La 12-an de oktobro en Honder-kolegio pri Arto kaj Scienco de la Interna Mongolio de Ĉinio okazis kunsido pri Esperanto-instruado.


La kunsido estis organizita de la kolegio kaj Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio kun subteno de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Al la kunsido partoprenis pli ol 50 homoj, inkluzive de Liu Dawei, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj prezidanto de ĈEL, vicprezidantoj de ĈEL Chen Wenge kaj Wang Hanping, kaj Zhou Yushu, prezidanto de la kolegio.


En la kunsido


En la kunsido, Liu Dawei emfazis pri la graveco de Esperanto en la nova epoko. Li diris, ke Esperanto-instruado estas grava garantio kaj baza deirpunkto por disvolvado de Esperanto en la nova epoko. Post la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto, Esperanto-instruado havas ĝojigan progreson. ĈEL organizis la 1-a Kurson por Kulturi Junajn Aktivulojn, kaj multaj Esperanto-kursoj aŭ reta Esperanto-instruado okazis en universitatoj. Li proponis fortigi altnivelan instruadon de Esperanto, solidigi fundamenton de Esperanto-instruado kaj fokusi sur kultivado de bonaj instrubazoj de Esperanto.


Liu Dawei, vicprezidanto de ĈIKG kaj prezidanto de ĈEL


Wang Hanping diris, ke la kunsido liveras platformon por interŝanĝoj kaj kunlaboroj. Oni devas uzi diversajn rimedojn por plene subteni Esperanto-instruadon kaj certigi instruan esploradon kaj internaciajn interŝanĝojn.


Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL


Cao Shengqiang, vicprezidanto de ĈEL, prezentis fruktojn pri Esperanto-instruado de Zaozhuang-a Universitato. Li diris, ke dank' al ĈIKG kaj ĈEL, Esperanto-movado en Ĉinio multe progresis, precipe en trejnado de talentuloj.


Cao Shengqiang, vicprezidanto de ĈEL


Yan Ming, eksa vicprezidanto de Heilongjiang-a Universitato, analizis profundajn pensojn kaj faris proponojn pri baza esplorado de Esperanto kaj disvolvado de instru-rimedoj kaj teamoj de instruistoj.


Yan Ming, eksa vicprezidanto de Heilongjiang-a Universitato


Krome, aliaj esperantistoj diskutis pri Esperantaj instru-rimedoj, instru-metodoj, instruista trejnado ktp. Ili aktive esprimis siajn opiniojn kaj proponojn. Ili kredas, ke Esperanto-instruado estas kerna por disvolvado de Esperanto-movado, kaj altkvalita Esperanto-instruado povos pli bone servi al Ĉinio kaj la mondo.


Kunfotiĝo de partoprenantoj


Redaktoro: Sheng Min












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Surmara aŭtovojo kunligas Shenzhen kun Zhongshan - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat