En la fruaj jaroj de la Ĉina Popola Respubliko, pro internacia blokado, granda nombro da sciencteknikaj laboristoj anonime faris penan laboron por evoluigi la sciencan kaj teknologian kampon de Ĉinio. Post la plenumo de reformado kaj pordmalfermo, la sciencteknika sistemo plu progresis, kaj estis lanĉita serio da gravaj planoj. Ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, sciencaj kaj teknologiaj atingoj estis senĉese faritaj en la kampoj de homporta kosmoflugo, luna kaj marsa esplorado, profundmara esplorado, superkomputiko, satelitoj, kvantumaj informoj, nuklea teknologio kaj grandaviadila fabrikado.
De 2013 ĝis 2023, ciferecaj teknikoj kiel artefarita inteligenteco, nuba komputado kaj 5G-a tekniko rapide disvolviĝis. Ĝis la fino de 2023, la skalo de cifereca ekonomio de Ĉinio okupis la duan lokon en la mondo por multaj sinsekvaj jaroj, kaj la elektronika komerco kaj la pagado per poŝtelefono estis la unuaj en la mondo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat