Ŝanhajaj vidindejoj ricevos festas lumigon por la Nacia Tago

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 30, 2024

Ŝanhajo pretiĝas por miri siajn loĝantojn kaj turistojn per speciala lumigo de la urbo dum la ferio de la 75-jariĝo de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ŝanhajo anuoncis la 26-an de septembro, ke la festlumigo estos de la 30-a de septembro ĝis la 7-a de oktobro. Dum tiuj tagoj, speciala lumigo aldonos apartan belecon al la vespera pejzaĝo.



Dinamika lumigo kun kolortransiraj efektoj estos funkciigataj por estigi festan etoson en la ĉefaj areoj de la urbo. Referencpunktoj kiaj Bund, Norda Bund, la centra areo de Lujiazui, la ĉefaj konstruaĵoj, komercaj stratoj, lokoj laŭlonge de Suzhou-rivereto kaj ankaŭ la ĉefaj stratoj kaj pontoj ricevos viglan kaj buntan festlumigon.


Aldone, videoj kaj sloganoj kun la temo de la ĉina nacia tago estos projekciataj dufoje po ĉiu duonhoro sur la fasadoj de la ĉefaj konstruaĵoj laŭ la rivero. La lumiga horaro estos plilongigita je unu horo, de la 6-a ĝis la 10-a kaj duono aŭ la 11-a vespere.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Shaanxi: Profundigi reformadon por feliĉigi nian popolon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat