Shaanxi: Profundigi reformadon por feliĉigi nian popolon

BY:Xie RuifengSeptember 29, 2024


De la lastaj jaroj, Shaanxi-provinco de Ĉinio plenumis profundan integriĝon de teknologia novigo kaj industria novigo, amplekse profundigante reformadon por krei gravan malferman bazon al la okcidento, stimulante la viglecon de tradicia kulturo de Ĉinio kaj kultivante la modernan kulturan turismadon, kio antaŭenpuŝas la altkvalitan disvolviĝon.


La 7-an de aŭgusto la provinco anoncis, ke 99.3% de enprovinca parto de Qinling-montaro havas bonegan medion en 2023 kaj la ekologia medikvalita indico atingis 82.2. La nombro de sovaĝaj bestoj kaj plantoj en la montaro daŭre multiĝas kaj ilia distribuado daŭre restariĝas. La medikvalito de la regiono atingis la plej altan nivelon.


Krom protekti la verdon de Qinling-montaro, Shaanxi organizis detalan kontroladon de la polua situacio de altriskaj antikvaj minejoj en la baseno de la Flava Rivero, faris ekologian kontroladon kaj leĝobservadon tie, kaj plene antaŭenigis la poluan regadon de Baihe-piritminejoj. Oni celas ne nur protekti la verdon, sed ankaŭ igi industriojn "generi oron" per ĝi.


En la lastaj jaroj, Shaanxi profundigis reformadon kaj pordmalfermon, kaj daŭre plibonigis la efikecon de registaraj servoj por la komerca medio. Ĝis la fino de junio 2024, Shaanxi havis 5.84 milionojn da firmaoj, je 5.12% pli multe kompare kun la pasinta jaro; en la unuaj 6 monatoj, la totala importado kaj eksportado de la provinco pliiĝis je 12.5% kompare kun la pasinta jaro.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Elstaraj punktoj de la 14-a Internacia Ekspozicio de Ciferecaj Publikaĵoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat