Haikou: Paradizo por aĉetantoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 29, 2024

Kiam oni pensas pri Hainan-provinco, la unua bildo, kiu venas al la kapo de homoj, estas bela tropika plaĝo de tiu paradizo de Ĉinio. Sed estas grava detalo: Hainan ankaŭ estas provinco, kie Ĉinio provas novajn politikojn pri profundigo de pordmalfermo, interalie tiuj pri senviza turismo el eksterlando kaj senimposta komerco de importaĵoj. La fakto, ke Hainan estas insulo certe faciligas la alprenon de tiuj politikoj, aparte tiun pri senviza turismo, konsiderante, ke turisto en Hainan ne povas transiri al la kontinento sen trairi kontrolejon, sed pluraj urboj de Ĉinio nuntempe jam havas liberkomercan zonon.


La plej granda unukonstruaĵa liberkomerca zono en la mondo, en Haikou


Iel ajn, Haikou, en la norda parto de Hainan, meritas apartan atenton, ĉar ĝi havas la plej grandan unukonstruaĵan liberkomercan zonon en la mondo! Ĝi estas granda kaj luksa butikumcentro kun fokuso sur altnivelaj konsumaj varoj, kiel alkoholaĵoj, kosmetikaĵoj, parfumo, elektronikaĵoj kaj luksaj markoj pri vestaĵoj kaj akcesoraĵoj. Promenante en la senimposta zono, mi foje sentis min en internacia flughaveno de Dubajo aŭ Daŭho, pro la abundo de luksaj vendejoj, la vastaj koridoroj kaj la bela kaj grandioza arkitekturo. Aliflanke, la vasteco de la loko kaj pluraj trajtoj de ĝia arkitekturo rememoras la vizitanton, ke tie estas ne flughaveno, sed butikumcentro. Konstruita en tre konvena loko, antaŭ la ĉefa pasaĝerhaveno de Haikou kaj proksime de la trajnstacio, la loko estas facile alirebla de homoj venintaj per ŝipo aŭ trajno. Cetere por mi estis surprizo konstati la ekziston de fervojo liganta Haikou al Guangxi kaj ankaŭ de tiom da ŝipaj pasaĝerlinioj inter Haikou kaj aliaj urboj de Hainan kaj Guangxi.


Mi unue vizitis parfumvendejon kaj kontrolis la prezojn de tiuj plej ŝatataj de mi. La parfumo, kiun mi uzis en la ĉiutaga vivo dum la lastaj jaroj, estis kontraŭ prezo eĉ pli bona ol tiu, kiun mi pagis por la mia en internacia flughaveno antaŭ kelkaj jaroj. Sekve mi kontrolis la parfumon, kiun mi kutime uzas, kiam mi vojaĝas, kaj ankaŭ ĝi estis bonpreza, la nura problemo estas, ke la vendejo havis nur la grandbotelan version, kaj mi kutime aĉetas la malgrandan ĝuste por ŝpari spacon en mia dorsosako.


Interne de la liberkomerca zono


Poste mi promenis tra la loko kaj vizitis vendejon de elektronikaĵoj kun pluraj aparatoj, kiujn mi antaŭe ne konis, uzataj por konservado de sano kaj por konservado de beleco, interalie masaĝiloj, aparatoj por preventi maljuniĝon de la haŭto kaj iloj por modeli partojn de la korpo. Mi nenion aĉetis, sed estis interese lerni, kion tiuj strangaj aparatoj faras. En la teretaĝo estas pluraj vendejoj de alkoholaĵoj, kaj mi gustumis viskion en unu el ili, sed fine nenion aĉetis. Mi rimarkis, ke la vendejoj de tiu butikumcentro fokusas sur famaj altkostaj alkoholaĵoj, kiuj eĉ senimposte kostas milojn da juanoj, anstataŭ la popularaj markoj troveblaj en flughavenaj vendejoj. Eblas trovi tiujn malplikostajn produktojn, sed ili estas pli kaŝitaj en la vendejoj kaj ne estas vere atentataj.


Vizitinte la liberkomercan zonon, mi iris kun amikoj al restoracio por vespermanĝi kaj de tie ni iris al hotelo. Tempo pasis, mi finis mian laboron en Haikou kaj estis tempo reveni al Pekino. En la flughaveno mi havis alian surprizon: ĉe la sekureca kontrolo, oni donacis al mi rabatkuponon por senimpostaj vendejoj. "Sed mia flugo estas enlanda, ne internacia", mi pensis. Subite mi konstatis, ke ankaŭ en haikou-a flughaveno la butikoj estas senimpostaj, eĉ por enlandaj pasaĝeroj!


Vendejo en la liberkomerca zono


En plejparto de la urboj, kiujn mi vizitis, kaj en Ĉinio kaj eksterlande, mi bezonis dum la semajno iri al butikoj por aĉeti lokajn specialaĵojn kaj donacojn por parencoj kaj amikoj, sekve trovi spacojn por ili en mia valizo. En Haikou, evidentiĝis multe pli konvena la aranĝo: turistoj povas trankvile promeni kaj ĝui la lokon sen zorgi pri aĉetoj, kaj en la lasta tago sufiĉas alveni pli frue en la flughaveno por aĉeti multegon da varoj kaj kunporti ilin hejmen, sen pagi imposton kaj sen zorgi pri la risko pagi aldonan sumon pro la pezo de la bagaĝo! Tio estas vere tre konvena afero.


En la flughaveno mi trovis butikojn pri parfumo, vestaĵoj kaj aliaj produktoj de luksaj markoj, elektronikaĵoj, drinkaĵoj ktp, ĉiuj de la marko CDF (China Duty Free), la sama, kiu kontrolas la ĉefajn butikojn de la liberkomerca zono, kun la samaj produktoj. Aldone, tie estas bonaj restoracioj vendantaj tipajn pladojn de Hainan kaj vendejoj de tipaj produktoj de Hainan. Mi miris pri la diverseco, alta kvalito kaj bona gusto de hainan-aj tipaj manĝetoj, interalie sekigitaj tropikaj fruktoj kaj dolĉaĵoj el kokoso, kelkaj tre similaj al brazilaj dolĉaĵoj, kiuj markis mian infanecon.


En koridoroj de la flughaveno, gajaj turistoj kun sakoj plenaj de varoj ĵus aĉetitaj piediras survoje al la aviadilo. Haikou atestas la sukceson de loka politiko pri senimposta komerco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Produktoj pri Wukong en la 14-a Internacia Ekspozicio pri Ciferecaj Publikaĵoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat