Ĉinaj firmaoj pri fabrikado superis 6 milionojn

BY:Xie RuifengSeptember 24, 2024


De januaro ĝis aŭgusto 2024, la nombro de firmaoj pri fabrikado en Ĉinio konstante kreskis. Ĝis la 31-a de aŭgusto, la totala nombro de tiaj firmaoj atingis 6.03 milionojn, je 5.53% pli multe kompare kun tiu de la fino de 2023.


Inter ili, la orienta regiono de la lando havas evidentajn avantaĝojn en industria koncentreco kaj industri-ĉena matureco, kun la plej alta proporcio de firmaoj por fabrikado; la centra regiono havas unikan geografian avantaĝon ligante la orientan, okcidentan, nordan kaj sudan partojn de la lando, havante la plej grandan kreskon en la nombro de firmaoj pri fabrikado.


Nun, la skalo kaj kvalito de la manufakturaj produktoj de Ĉinio iom post iom pliboniĝas, spegulante la efikon de la politikoj por optimumigi la ekonomian strukturon.


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping donis saluton feste al la rikoltfesto de kamparanoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat