Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al 11-a Pekina Xiangshan-Forumo

BY:Xie RuifengSeptember 18, 2024


En la 13-a de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la 11-a Pekina Xiangshan-Forumo en Pekino.


En la mesaĝo, Xi Jinping montris, ke vizaĝe al tutmondaj grandaj ŝanĝoj neviditaj en jarcento kaj la komuna deziro de la homaro vivi en mondo sekura kaj stabila, Ĉinio praktikas la tutmondan sekurecan iniciaton, senĉese firmigas komunan konsenton inter ĉiuj partioj, antaŭenigante la eliminon de la radikaj kaŭzoj de internaciaj konfliktoj, plibonigante tutmondan sekurec-administradon kaj farante senĉesajn klopodojn por konstrui mondon de daŭra paco kaj universala sekureco.


Li esprimis la esperon, ke la nuna forumo daŭre subtenos la spiriton de egaleco, malfermeco, inkluzivigo kaj reciproka lernado; kunigos vastajn konsentojn kaj profundigos reciprokan fidon; kaj faros novajn kaj pli grandajn kontribuojn por trakti tutmondajn defiojn pri sekureco kaj antaŭenigi la konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Homaj rajtoj en mondo plena je diverseco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat