La 4-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bankedon por bonvenigi internaciajn gastojn, kiuj estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024.
Xi Jinping diris en sia salutparolado en la bankedo, ke la ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco estas enradikiĝinta en tradicia amikeco. Ekde la mezo de la 20-a jarcento, Ĉinio kaj afrikaj landoj batalis kune en la lukto kontraŭ imperiismo, koloniismo kaj hegemonio, kaj marŝis man-en-mane sur la vojo al disvolvado, revivigo kaj modernigo. Kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko estos heredita kaj fariĝos pli forta.
Xi Jinping diris, ke konstruado de homara komunumo de komuna estonteco estas la komuna revo de la homaro, kaj modernigo estas la sola maniero transformi revojn en realon. Ĉu en la pasinteco aŭ nun, Ĉinio kaj Afriko ĉiam estas pioniroj en tia konstruado, kaj certe kunigos manojn por marŝi ĉe la avangardo de la moderniga procezo en la estonteco kaj gvidos viglan disvolviĝon de la modernigo de la Tutmonda Sudo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat