Afrikaj altranguloj: Komuna modernigo estas ŝlosilo de ĉin-afrikaj rilatoj

BY:Xie RuifengSeptember 5, 2024


Kunlabori por realigi modernigon plifortigos la unuecon inter membroj de la vasta "Tutmonda Sudo" -- tion diris altrangaj oficistoj kaj fakuloj de Ĉinio kaj Afriko en la 6-a Forumo pri Kunlaboro de Ĉin-afrika Amaskomunikiloj, ŝlosila evento pri ĉin-afrika interŝanĝo okazigita en Pekino. Ĝi okazis antaŭ la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024.


En la evento, Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio, diris, ke amaskomunikilaj organizoj "ludas la rolon kiel ponton de Ĉinio kaj Afriko por pli bone kompreni unu la alian", dume pensfabrikoj "kunigas siajn spertojn" kaj liveras konsilojn pri intertraktado de la agoj, kiuj influas klimatŝanĝiĝon, endanĝerigas tutmondan pacon kaj sekurecon, kaj grave malhelpas daŭripovon.


Li diris: "Igu la mondon aŭdi nian alvokon por espero, fortikeco kaj progreso. Ni kune formu estontecon, kie la amaskomunikiloj antaŭenigos solidarecon kaj komunan prosperon."


Rimarkinte, ke la "Tutmonda Sudo" havas komunan historion, Thierry Lezin Moungalla, ministro pri komunikado kaj amaskomunikiloj de la Respubliko Kongo kaj proparolanto de la konga registaro, diris, ke la historio estu "verkita de ni mem" per "niaj propraj lingvoj, memoroj kaj kulturoj".


Li diris: "Ĉar ni devas vivi kune en tia mondo kaj montri solidarecon, ni devas konstrui pontojn anstataŭ starigi barojn. Novaj modeloj pri kunlaboro aperas el tio."


Laurence Ndong, ministro pri komunikado kaj amaskomunikiloj de Gabono kaj proparolanto de la gabona registaro, diris, ke Ĉinio estas sperta rolulo en la kampo de artefarita intelekto, sekve la du landoj devas kunlabori por "mildigi riskojn kaj kapti la ŝancojn prezentitajn de AI", kiujn Gabono tre bezonas nun.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat