Xi Jinping interparolis kun zimbabva prezidento
La 3-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024 kaj ŝtata vizito.
Xi Jinping diris, ke tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Zimbabvo estas profunda, kaj solidigo kaj profundigo de la dulanda amikeco konformas al komunaj atendoj de la dulandaj popoloj. Li proponis starigi kunlaboron subtenatan de kvin ŝlosilaj kampoj: politikoj, ekonomio, komerco, sekureco, kulturo kaj internacia kunlaboro.
Post la interparolo, la du flankoj publikigis komunan deklaron inter Ĉinio kaj Zimbabvo pri profundigo kaj levo de ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco kaj konstruado de altnivela ĉin-zimbabva komunumo de komuna estonteco.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat