Xi Jinping renkontiĝis kun maŭritania prezidento

| 2024-09-04
Bookmark and Share


La 3-an de septembro en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun maŭritania prezidento Mohamed Ould Cheikh Ghazouani. La du ŝtatestroj deklaris altigon de rilatoj inter la du landoj al strategia partnereco.


Xi Jinping aprezis pozitivan kontribuon de Ghazouani al la preparado de la pekina pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro kiel la deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, kaj diris, ke Ĉinio volas intime kunlabori kun Maŭritanio por ke la pintkunveno funkciu kiel ŝanco por kunigi fortojn de la ĉina kaj afrikaj popoloj, konstrui altnivelan ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco, plifortigi la voĉon kaj reprezentivecon de la landoj de la Tutmonda Sudo en tutmonda administrado kaj kune protekti internacian senpartiecon kaj justecon.


Ghazouani diris, ke la amikeco inter Maŭritanio kaj Ĉinio estas forta kaj profunda, kaj Maŭritanio estas profunde fiera pri siaj amikaj rilatoj kun Ĉinio. Li dankis la ĉinan flankon pro ĝia valora subteno al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Maŭritanio, inkluzive de ĝia batalo kontraŭ KOVIM-19.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping interparolis kun sud-afrika prezidento - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments