Xi Jinping interparolis kun niĝeria prezidento

BY:Xie RuifengSeptember 4, 2024


Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun niĝeria prezidento Bola Tinubu en Pekino la 3-an de septembro. La dulandaj gvidantoj komune anoncis levon de la duflankaj rilatoj ĝis ĉiuflanka strategia partnereco.


Xi Jinping diris, ke en la pasintaj jaroj la du landoj kune plenumis amason da demonstraj kaj strategiaj kunlaboraj projektoj kadre de la Forumo de Ĉin-Afrika Kunlaboro. Ĉinio plue ĉiuflanke profundigas reformadon kaj antaŭenigas ĉinan modernigon, kio alportos pli da oportunoj al disvolvo de ĉin-niĝeriaj rilatoj. La du flankoj devas man-en-mane realigi sian propran modernigon kaj akceli novan kaj pli grandan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Niĝerio per altkvalita kunlaboro.


Post la interparolo, la dulandaj gvidantoj kune atestis subskribon de multaj dokumentoj pri duflanka kunlaboro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat