Xi Jinping interparolis kun zimbabva prezidento

BY:Xie RuifengSeptember 4, 2024


La 3-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024 kaj ŝtata vizito.


Xi Jinping diris, ke tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Zimbabvo estas profunda, kaj solidigo kaj profundigo de la dulanda amikeco konformas al komunaj atendoj de la dulandaj popoloj. Li proponis starigi kunlaboron subtenatan de kvin ŝlosilaj kampoj: politikoj, ekonomio, komerco, sekureco, kulturo kaj internacia kunlaboro.


Post la interparolo, la du flankoj publikigis komunan deklaron inter Ĉinio kaj Zimbabvo pri profundigo kaj levo de ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco kaj konstruado de altnivela ĉin-zimbabva komunumo de komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat