Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo

BY:Xie RuifengSeptember 3, 2024


La 2-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo Felix-Antoine Tshisekedi Tshilombo, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024.


Montrinte, ke Ĉinio kaj la Demokratia Respubliko Kongo levis la dulandajn rilatojn ĝis ampleksa strategia kunlabora partnereco en majo 2023, Xi Jinping diris, ke la du flankoj progresigis praktikan kunlaboron en diversaj kampoj depost la starigo de la dulandaj rilatoj kaj fariĝis modelo pri komuna akcelado de modernigo de evoluantaj landoj. Ĉinio volas solidigi politikan reciprokan konfidon kaj serĉi komunan disvolvadon kun la Demokratia Respubliko Kongo, profundigi duflankan kunlaboron en agrikulturo, prilaborado de mineraloj kaj profesia trejnado.


Xi Jinping diris, ke en la baldaŭa pintkunveno de la forumo, Ĉinio kaj Afriko anoncos novan pozicion de la rilatoj inter la du flankoj kaj seriojn da ĉefaj metodoj por kune antaŭenigi modernigon kaj kune fari novan planon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Hidrogeno funkciigas busojn en Hami - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat