Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Sejŝeloj

BY:Xie RuifengSeptember 3, 2024


La 2-an de septembro en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Sejŝeloj Wavel Ramkalawan, kiu ĉeestos la Pintkunvenon de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024.


Xi Jinping diris, ke ĉin-afrika kunlaboro persistas sur la vojo de reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj, sekvas la ritmon de la epoko, kaj ĉiam estas ĉe la avangardo de internacia kunlaboro kun Afriko. Li diris, ke depost la fondiĝo antaŭ 24 jaroj, la forumo antaŭenpuŝis la ĉin-afrikan kunlaboron kaj akiris rimarkindajn atingojn. Ĉinio volas labori kun Sejŝeloj kaj aliaj partioj por sukcesigi ĉi tiun pintkunvenon kaj alporti pli da oraj fruktoj al ĉin-afrika kunlaboro.


Ramkalawan diris, ke Sejŝeloj volas kune kun Ĉinio profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj striktigi internacian kunordigon. Li diris, ke li atendas la malfermon de rektaj flugoj inter la ĉina urbo Chengdu kaj Sejŝeloj por plue akceli amikecon inter la du landoj, kaj bonvenigas la hospital-ŝipon Paca Arkeo de la ĉina mararmeo denove viziti Sejŝelojn. Li aldonis, ke li deziras plenan sukceson al la pekina pintkunveno.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Hidrogeno funkciigas busojn en Hami - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat