Xi Jinping interparolis kun sud-afrika prezidento

BY:Xie RuifengSeptember 3, 2024


La 2-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024 kaj ŝtata vizito.


Xi Jinping diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Sud-Afriko fontas de la sincera komunikado pri la klopodo por nacia liberigo, la reciproka subteno en antaŭenigo de nacia disvolvado kaj konstruado, kaj unueco kaj kunlaboro en serĉado de internacia egaleco kaj justeco, kaj ke Sud-Afriko estas la afrika lando, kiun li plej ofte vizitis. Li diris, ke 2024 markas la 75-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 30-an datrevenon de la fondiĝo de nova Sud-Afriko. Malgraŭ la ŝanĝiĝema internacia situacio, ne ŝanĝiĝis la misio de Ĉinio kaj Sud-Afriko sin modernigi, ilia aspiro al antaŭenigo de kunlaboro kaj ilia deziro pri plibonigo de tutmonda ordo. En la nova epoko kaj sur nova vojaĝo, plifortigo de solidareco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kongruas kun la komunaj atendoj de la dulandaj popoloj kaj konformas al la historia procezo de la disvolviĝo kaj plifortiĝo de la "Tutmonda Sudo", kio havas gravan signifon por la epoko kaj gravan influon al la mondo. Xi proponis altigi la ĉin-sudafrikajn rilatojn al ampleksa strategia partnereco por la nova epoko.


Tiutage Xi Jinping kaj Cyril Ramaphosa ankaŭ ĉeestis subskriban ceremonion de dokumentoj pri kunlaboro.


Antaŭ la intervidiĝo Xi Jinping aranĝis bonvenigan ceremonion por Cyril Ramaphosa.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Hidrogeno funkciigas busojn en Hami - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat