La plej vasta reto de distribuado de elektro en Ĉinio troviĝas en Hami de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kie la Tianshan-stacio pri konverto de elektro alprenas pintnivelajn teknologiojn por distribui elektron. Ĝi estas esenca parto de la ±800 kV-a Hami-Zhengzhou-a ultra-alt-tensia projekto pri distribuado de elekto. Hami ankaŭ estigis du aliajn gravajn liniojn por distribuado de elektro, ĉiu kun tensio de 750 kV. La plej nova projekto, kiu laŭplane ekfunkcios fine de 2025, estas ±800 kV-a linio de Hami al Chongqing.
Unu el la konstruaĵoj, kiuj gardas aparataron por konverti elektron
Laboristoj faras bontenadan laboron.
Loko, kie komenciĝas 750-kV-a linio
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat