Saĝa kaj verda karbominado en Ĉinio

BY:Rafael Henrique ZerbettoAugust 22, 2024

Elektrocentraloj el karbo estas kutime bildigitaj kiel poluaj, malefikaj kaj maldaŭripovaj. Aliflanke, bruligado de fuelo estas malmultekosta, kaj ankaŭ estas la nura tekniko de elektroproduktado kiu permesas alĝustigon de la produktado laŭ la postulo de la merkato, dum efiko de aliaj energifontoj dependas de faktoroj kiel veterkondiĉoj aŭ kvanto da akvo disponebla en rezervujoj.


Parko de biodiverseco troviĝas en loko, kie antaŭe estis karbominejo.


Pro tio, ne gravas, kiom multe ni klopodos por antaŭenigi purajn energifontojn, elektro produktita el bruligo de fosilia aŭ radioaktiva brulaĵo plu havos sian porcion de la merkato, eĉ en fora estonteco. Sed estas bonaj novaĵoj: teknologio evoluas kaj nuntempe modernaj centraloj sukcesas pli efike bruligi fosiliajn brulaĵojn kaj samtempe redukti poluadon.


Sed kio pri karbonminado? Ĉu ĝi povas esti pli mediamika? Ĉu eblas kompensi la damaĝon kaŭzitan al la medio? Kion fari el la malfekunda grundo postlasita? Por respondi tiujn demandojn, mi vizitis la kompanion Guoneng-a Zhunneng-a Grupo, granda energia firmao bazita en la urbo Ordos, en la Interna Mongolio de Ĉinio. De jardekoj la firmao investas en esploroj por plibonigi la kvaliton de sia karbo kaj redukti karbonemisiadon de la tuta industria ĉeno.


Karbominejo en Ordos


La karbominejoj en Ordos estas subĉielaj, alivorte, oni fosas la grundon tiel, ke la karbo estas eksponata subĉiele kaj sekve forprenata. La laboro de grandegaj maŝinoj kaŭzas polvon, kio povas kaŭzi spirmalsanon al la laboristoj, kaj ankaŭ estas risko de akcidentoj kiel kolizio aŭ terglito. Por pliefikigi la produktadon, kunordigi la laboron de la maŝinoj, redukti la riskojn de akcidentoj kaj protekti la laboristojn, la firmao investas en aŭtomatigo de la minado per alpreno de 5G-a tekniko.


"La alpreno de 5G-a teknologio en la karbominejo de la grupo en Ordos estas grava atingo de minsektoro. Ĉi tiu teknologio ebligas kunligon de altnivelaj aŭtomatigaj sistemoj, kiel tiuj de teleregado de maŝinoj, realtempa monitorado kaj analizado de granda kvanto da datumoj. Tio optimumigas la operaciuman efikon kaj plibonigas la sekurecon de la minejoj. Aldone, 5G faciligas la enkondukon de artefarita intelekto kaj intereto de aferoj, kio siavice ebligas pli precizan kontroladon kaj rapidan reagon al urĝaĵoj, kaj rezultas en pli sekura kaj daŭripova operaciumado. Resume, apliko de 5G ne nur rezultas en optimumigita produktado, sed ankaŭ estigas pli altnivelajn normojn pri sekureco kaj daŭripoveco de modernaj minejoj," deklaris la esploristo Oliger Betancourt, fakulo pri elektroniko kaj telekomunikado el Venezuelo, kiu doktoriĝas ĉe Pekina Universitato pri Scienco kaj Teknologio.


Anteno provizas 5G-intereton al la saĝaj maŝinoj en la karbominejo.


Rigardante la vastajn verdajn areojn ĉe la minejo, neniu suspektas, ke tie antaŭe estis dezerto aŭ eĉ minejo antaŭ jardeko: La firmao kompensas emisiadon per resanigo de la grundo kaj plantado de arboj en la ĉirkaŭaĵoj. Antaŭe la regiono de Ordos alfrontis procezon de dezertigo, sed ekde sia fondiĝo la firmao investas en fiksado de grundo, rebonigo de grunda fekundeco kaj plantado de arboj kaj herboj. Tio ne nur kompensas karbonemisiadon kaj damaĝon kaŭzitan de minado al la medio, sed ankaŭ kontribuas por plivigligi lokan biodiversecon, disvolvi lokan ekonomion kaj plibonigi la vivon de la loka popolo.


En la loko de la malnova minejo, kiu estis foruzita de la firmao, nuntempe abundas verdo kaj vivo. Tie estis kreita Bazo por Cirkla Industria Ekonomio, kie troviĝas fruktobieno. Depost kiam la minejo estis fermita, medireboniga laboro donis novan ekonomian, median kaj socian rolon al tiu loko.


Pomoj kreskas en bieno konstruita sur la ruinoj de malnova karbominejo.


"Abeloj estas esencaj por la medio, kaj ili iom post iom malaperas en la mondo. Trovi abelon ĉi tie, en loko kie antaŭe troviĝis karbominejo, donas al ni esperon," rimarkis Beatriz Rauber, brazila post-diploma studento de Popola Universitato de Ĉinio.


Por kontentigi la bezonojn de la loka popolo pri distro kaj amuziĝo, kaj samtempe konservi la lokan biodiversecon, apud la bieno, ankaŭ en la ejo de la malnova minejo, estis konstruita parko de biodiverseco, kie troviĝas lago, artefaritaj nestoj por lokaj birdoj kaj strukturoj por kontentigi la bezonojn de vizitantoj. Skulptaĵoj faritaj el restaĵoj de malnovaj maŝinoj por minado estas eksponataj en la parko por la ĝuo de la vizitantoj.


Vizitinte la lokon, Zhang Haiyan, ĉina profesoro pri energio, rimedoj kaj medio ĉe Universitato John Hopkins kaj Universitato de Nankino, komentis: "La klopodo ekvilibrigi produktadon de elektro kun mediprotekto kaj integriĝo kun la loka komunumo estigas ekzemplon por tiu ĉi industrio. Transformado de malfekunda grundo en vigla ekosistemo per rebonigo de grunda fekundeco kaj rearbarigo montras la potencialon de verda karbo por daŭripova evoluo."


Malnovaj kamionegoj por transportado de karbo en minejo nun estas manĝejoj por laboristoj.


Apud la parko, malnovaj kamionegoj, ĉiu kun la kapablo transporti 350 tunojn da karbo, estis transformitaj en ĉambroj de hotelo kun mineja temo, ankoraŭ konstruata. "Tio estas kreema maniero por doni novan uzon al malmoderna aparato," rimarkis la rusa esploristo Mariia Matveeva, kiu postdiplomiĝas pri administrado de negocoj ĉe Pekina Instituto pri Petrolkemia Teknologio. Ne for de tie, en alia loko, malpli grandaj kamionegoj, ĉiu kapabla transporti 120 tunojn, estis transformitaj en manĝejoj por la laboristoj de la firmao.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Fremdaj amaskomunikiloj: Sperto de Ĉinio pri verda disvolvado kaj mediprotekto estas lerninda - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat