La 15-an de aŭgusto okazis en Pekino la seminario "Medio, disvolvo kaj homrajtoj: Verda disvolvado dum modernigo", kunorganizita de la Ĉina Fonduso por Disvolviĝo de Homaj Rajtoj kaj la Ĉina Datang-grupo. Ding Zhongli, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso, ĉeestis kaj faris paroladon.
Ding Zhongli diris, ke Ĉinio antaŭenpuŝas modernigon kun harmonia kunvivado de homoj kaj naturo sub la gvido de la koncepto alpreni la popolon kiel la plej gravan enton, kio subtenas la ĉiuflankan disvolviĝon de homrajta protektado. En la 3-a Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio estis faritaj aranĝoj pri profundigo de reformado, inkluzive de reformado en la sistemo por ekomedia bonigo. Diversaj flankoj ekhavis pli da atendoj pri bela estonteco en bela Ĉinio. Nun la internacia komunumo jam scias, ke verda disvolviĝo kun malalta karbonellasado estas ŝlosila temo por tutmonda modernigo kaj havas gravan signifon por antaŭenigo de homaj rajtoj en la mondo. Oni devas novigi la koncepton kaj alvoki por pli da kunlaboroj cele al feliĉo de la homaro.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat