MOS deklaris simipokson kiel tutmondan publikan sankrizon

BY:Xie RuifengAugust 16, 2024


La 14-an de aŭgusto la Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaris simipokson kiel internacian publikan sankrizon, farante la alarmon pri ĝia potencialo por plia internacia disvastiĝo.


"Hodiaŭ, la kriz-komitato kunvenis kaj konsilis al mi, ke la situacio konsistigas publikan sankrizon kiu meritas internacian atenton. Mi akceptis tiun konsilon," diris la ĝenerala direktoro de MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus en gazetara konferenco en Ĝenevo.


Simipoksaj kazoj raportitaj ĝis nun superis la pasintjaran totalon, kun pli ol 14 000 kazoj kaj 524 mortoj, laŭ la datumoj de MOS.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Taiyuan de Shanxi al noveco, altkvalito kaj verdeco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat