La ekstera komerco de Ĉinio atingis novan rekordon en la unuaj sep monatoj de 2024. La kvanto de komercaj varoj kreskis averaĝe je 6.2% jare, dum eksportado kreskis je 6.7% kaj importado je 5.4%.
La ekstera komerco de varoj de Ĉinio atingis 3.5 duilionojn da usonaj dolaroj de januaro ĝis julio. Eksportado atingis 2.01 duilionojn da usonaj dolaroj, dum importado atingis 1.49 duilionojn.
ASOAL-landoj daŭre estas la ĉefaj komercaj partneroj de Ĉinio, kun duflanka komercado atinginte 3.92 miliardojn da juanoj en la unuaj sep monatoj, kresko je pli ol 10.5% kompare kun tiu de la pasinta jaro, okupante 15.8% de la tuta ekstera komerco de Ĉinio.
Sekvas la Eŭropa Unio kun komercado je 3.220 miliardoj da juanoj, Usono je 2.720 miliardoj da juanoj, kaj la Korea Respubliko je 1.32 miliardoj da juanoj.
La komercado de varoj inter Ĉinio kaj landoj partoprenantaj en "La Zono kaj Vojo" kreskis je 7.1%, atinginte 11.72 duilionojn da juanoj en la unuaj sep monatoj.
Ĉinio celas altigi la kvanton kaj kvaliton de ekstera komercado, akceli importadon de altkvalitaj varoj kaj helpi al eksterkomercaj entreprenoj malaltigi kostojn kaj pliigi efikecon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat