La 3-an de aŭgusto la Parizaj Olimpikoj okazigis regulan gazetaran konferencon. Pri tio, ĉu oni plioftigos la dop-testojn al la ĉina naĝteamo post kiam Pan Zhanle rompis la mondan rekordon, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris, ke la Monda Kontraŭdopa Organizo kaj la Monda Akvosportado rajtas mem decidi kiom da dop-testoj estos faritaj. La celo de dop-testoj estas certigi la justecon de olimpikaj konkursoj.
De la 1-a de januaro 2024 ĝis antaŭ la Parizaj Olimpikoj, membroj de la ĉina naĝteamo estis testitaj de la organizoj averaĝe je 21 fojoj -- multe pli ol la sesfoja pohoma testado al la usona teamo kaj la kvarfoja pohoma testado al la aŭstralia teamo.
"Mi esperas, ke ĉiuj povu koni la laboron de la kontraŭdopa organizo, respekti ĝin kaj kompreni la testan procezon. Mi kredas je ilia aŭtoritato por la justeco de sportaj konkursoj," diris Pau Gasol, membro de la Atleta Komitato sub la Internacia Olimpika Komitato, en gazetara konferenco de la Parizaj Olimpikoj la 2-an de aŭgusto. "Alfrontante la nunajn testrezultojn, kiuj entenas nenian nenormalecon, mi ne certas, ĉu tiom da fojoj da testado al ĉinaj sportistoj estas ĝusta."
Gasol estis membro el la hispana vira basketbala teamo por kvin Olimpikoj inter 2004 kaj 2021. Kiel sportisto, li esprimis simpation al la ĉinaj kolegoj kaj laŭdis ilin pri kunlaboremo pri dop-testado. "Tio ne estas facila afero por sportistoj. Ili devas suferi plurajn provojn de mateno ĝis nokto, kaj iliaj ripozo kaj trejnado estis rompitaj. Mi admiras la kunlaboremon de la ĉinaj naĝantoj." Gasol diris: "Mi ne volas, ke simila situacio okazu denove al sportistoj el ajna lando (regiono)."
Redaktoroj: Gao Shuyuan kaj Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat