Rapidu Vagonaro: unuopaĵo de La Mondanoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoAugust 7, 2024


Fondita en 1983, La Mondanoj fariĝis konata muzikbando en Esperantujo en la 1980-aj jaroj, ricevinte inviton por koncerti en pluraj Esperantaj eventoj en malsamaj landoj. Ĝia sukceso, tamen, estis same fulma kiel la fino de la bando, kiu forlasis la Esperantan muzikan scenejon sen postlasi eĉ unu diskon aŭ kasedon.


Post kiam la bando estingiĝis, ankaŭ ĝia muziko estis iom post iom forgesita. Mi mem konis nur unu registritan kanton de ĝi, "Muskola Belulino", kiun oni montris al mi antaŭ pli ol jardeko. Al mi plaĉis la muzikstilo kaj la amuza teksto de tiu kanto, sed mia serĉado por aliaj verkoj de la bando estis vana.


Bonŝance, pasintjare La Mondanoj revenis al la Esperanta muzika scenejo, post 36-jara paŭzo, kaj sin anoncis per la unuopaĵo La Junularo de Hodiaŭ, kiu gajnis novan tekston kaj kies melodio estis memore rekreita de la bandanoj, ĉar la kantofolioj perdiĝis laŭ tempopaso.


Kaj en julio ĉi-jare estis lanĉita nova unuopaĵo de La Mondanoj, Rapidu Vagonaro. Tiun ĉi kanton mi neniam antaŭe aŭdis, sed ĝian nomon mi jam vidis kelkfoje en tekstoj pri Esperanta muziko. Nun la kanto finfine estis profesie registrita kaj estas aŭskultebla de samideanoj tra la tuta mondo.


Ĝia amuza teksto temas pri arbohakisto, kiu revenas per trajno al sia hejmloko, kie atendas lin lia amatino. Li sopiras ŝin kaj pro tio petegas la trajnon iri pli rapide, sed neatenditaĵo okazas: li enamiĝas al alia knabino en la trajno kaj subite ne plu volas rapide alveni hejmen, sed resti pli longe en la trajno kun sia nova amatino.


Kvankam la rakonto estas tute inventita, ĝi estas inspirita de pasport-serva vojaĝo de la bando tra Hungario en 1984. Nun, post 40 jaroj, la muzikistoj sukcesis rekrei ĝin kun preskaŭ la originalaj teksto kaj aranĝo, kaj la rezulto estas bonega!


La unuopaĵon akompanas instrumenta versio de la kanto, per kiu oni povas kaj pli bone ĝui ĝian agrablan melodion, kaj amuziĝi kun amikoj kantante ĝin hejme aŭ en Esperantaj renkontiĝoj!


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitan unuopaĵon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-mondanoj/2-rapidu,-vagonaro.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Inaŭguriĝis 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat