Ĉina Tago en 109-a UK de Aruŝo

BY:Gao ShuyuanAugust 6, 2024

Posttagmeze de la 4-a de aŭgusto laŭ la loka tempo, en la 109-a Universala Kongreso (UK) okazis la Ĉina Tago, oni klarigis rapidan disvolviĝon de la lando, kaj okazigis foto-ekspozicion titolitan"Bela Ĉinio, Bela Tanzanio". Partoprenis Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Ducan Charters, prezidanto de UEA, Hu Kaimin, estro de la Fremdlingva Eldonejo kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Costa Mashauri, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 109-a UK, Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, kaj pli ol 90 esperantistoj el pli ol 20 landoj. La programon prezidis Wang Hanping, vicdirektoro de la Azi-Pacifika Komunika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL.


Yu Tao faras paroladon.


Yu Tao diris, ke ĉijare estas la unua fojo, ke UK eniris en Afrikon, kaj ankaŭ la 60-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tanzanio. Tiuj du interesaj punktoj intertuŝas kaj kreis la fotoekspozicion "Bela Ĉinio, Bela Tanzanio". La fotoj montras 50 mirindajn momentojn, kiuj atestas la amikecon inter Ĉinio kaj Tanzanio, kaj samtempe prezentas la riĉecon, buntecon kaj kulturan diversecon de UK. Civilizacioj brilas per interŝanĝo, kaj riĉiĝas pro reciproka lernado! La idealo de Esperanto pri egaleco kaj justeco kaj ĝia amplekso kongruas kun la ĉina koncepto pri kunekzisto de multaj kulturoj surbaze de reciproka respekto. UK provizas bonan platformon por tio, kaj la programo mem helpos ĉeestantojn pli bone kompreni Ĉinion.


Yu Tao donacas la anglan version de la libro "Zhejiang, Ĉinio: Nova Horizonto por Disvolvo" al Duncan Charters.


Yu Tao donacas la svahilan version de la libro "Forigo el Malriĉeco" al la prezidanto de Tanzania Esperanto-Asocio.


Duncan Charters diris, ke la fotoekspozicio "Bela Ĉinio, Bela Tanzanio" ebligas pli da partoprenantoj kompreni la amikecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Tanzanio, tio estas grava fenestro por kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj. Li esperas, ke UK akcelos pli profundajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter ĉinaj kaj tanzaniaj esperantistoj.


Costa Mashauri alte taksis la fotoekspozicion. Li diris, ke la fotoj estas mirindaj kaj valoraj, ili estas atesto de la amikeco inter Tanzanio kaj Ĉinio. Li esperas plu montri ĉi tiun ekspozicion en aliaj lokoj, por ke pli da tanzanianoj komprenu Ĉinion kaj la amikecon inter Ĉinio kaj Tanzanio.


La malferma ceremonio de la fotoekspozicio "Bela Ĉinio, Bela Tanzanio"


"Bela Ĉinio, Bela Tanzanio" elektas 50 bildojn por prezenti la novajn atingojn de ĉina modernigo kaj kunlaborojn inter Ĉinio kaj Tanzanio en la kampoj de ekonomio, komerco, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj celante ĉin-afrikan amikecon. La ekspozicio ankaŭ havas specialan zonon por la angla kaj svahila versioj de la gravaj verkoj de ĉina prezidanto Xi Jinping kiel "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" kaj "Zhejiang, Ĉinio: Nova Horizonto por Disvolvo".


Sekve, Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL, diskonigis la lastatempajn fruktojn de la laboroj de ĈEL kaj lokaj E-organizoj en la kampoj de Esperanto-instruado, kulturaj interŝanĝoj, lingva esplorado ktp, kaj ankaŭ la funkciadon de la Esperanta UNESKO-Kuriero.


Ĉeestantoj diris, ke tra la "Ĉina Tago", inkluzive de tiu mirinda ekspozicio, ili povas pli profunde kompreni pri la ĉina kulturo kaj la kontribuo de Ĉinio al la monda disvolvo. Ili esperas, ke la programo povos daŭre okazi kaj alporti pli da novaj ideoj kaj modeloj por nia Esperanta kulturo.


La programo estis gvidita de UEA kaj ĈIKG, kaj organizita de ĈEL, Azi-Pacifika Centro de ĈIKG kaj Fremdlingva Eldonejo.


Redaktoroj: Chen Ji kaj Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Inaŭguriĝis 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat