Ŝanĝiĝoj de ekologia situacio en Xizang estas malpli ol 1%

BY:Xie RuifengAugust 5, 2024


Laŭ la Ekologia Taksado pri Ekologia Ŝanĝiĝo de Xizang-a Aŭtonoma Regiono (2000-2020), finita en 2023, la ŝanĝprocento de la ekologia situacio de 2000 ĝis 2020 en Xizang-a Aŭtonoma Regiono estas malpli ol 1%. La loka laboro pri karbondioksida fiksado, konservado de akvo kaj grundo, ventodetrua preventado, sablofiksado kaj aliaj ŝlosilaj funkcioj restas stabilaj aŭ plibonigitaj, kaj la ĝenerala ekosistema strukturo estas stabila kaj funkcias kiel landa ekologi-sekureca ŝirmilo.


La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas konata kiel la "tria poluso" de la mondo, ĝi funkcias kiel "stabiligilo" de la klimata sistemo de Ĉinio kaj la mondo. Ju pli malgranda estas la ŝanĝiĝo de ekomedio en Xizang, des pli bona estas ĝia efiko por ekologia sekureco. Ĝis la jaro 2020, la arbara kovrado de la tuta aŭtonoma regiono estis 12.31%, kun arbarkvanto je 2.28 miliardoj da kubmetroj; la sabla areo malpliiĝis je 35 000 hektaroj kompare kun tiu de 2010, kaj la ampleksa herbokovrita areo atingis 47%; 66% de naturaj malsekejoj estis efike protektitaj kaj la regado de ekologia medio de Xizang estis plibonigita.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Somera renkontiĝo de esperantistoj el Pekino kaj Tianjin - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat