Vespere de la 20-a de julio, South China Morning Post raportis, ke Brazilo pretigas proponon por aliĝi al la iniciato "La Zono kaj Vojo". Tiu konkludo estis surbaze de deklaro de brazila prezidento Lula, la 19-an de julio, dum evento pri investoj en renovigo de aŭtovojoj. Lula diris, ke Brazilo estas preta aliĝi al "La Zono kaj Vojo", kondiĉe, ke ĝi alportu efektivajn avantaĝojn al la lando.
Prezidento Lula dum intervjuo kun eksterlandaj ĵurnalistoj, la 22-an de julio. Fotis: Ricardo Stuckert
Surbaze de la vortoj de prezidento Lula, ni povas taksi la aliĝon de Brazilo al la iniciato kiel certa, ĉar avantaĝoj ne mankos: "La Zono kaj Vojo" ne nur faciligos financadon de gravaj infrastrukturaj projektoj urĝe bezonataj de Brazilo, sed ankaŭ antaŭenigos interŝanĝojn en pluraj kampoj, inkluzive de agrikulturo, edukado, scienco kaj teknologio, turismo, kulturo, kontraŭbatalo al malriĉeco kaj daŭripova evoluigo.
Per tiu deklaro de prezidento Lula, Brazilo unuafoje klare signalis la emon aliĝi al la iniciato. Antaŭe, la etoso ŝajnis malfavora al tio, kaj pro deklaroj de brazilaj politikistoj kaj diplomatoj pri nebezono de aliĝo al la iniciato, konsiderante, ke Brazilo kaj Ĉinio povus same kunlabori ekster la iniciato, kaj pro timo transiri ruĝan linion de Usono, kiu daŭre vidas Latinamerikon kiel sian "ĝardenon" kaj klopodas bremsi la kreskantan gravecon de Ĉinio en la regiono.
Ekde la komenco de la regado de prezidento Lula, la usona registaro klopodas persvadi Brazilon ne aliĝi al "La Zono kaj Vojo", kaj laŭ tempopaso la tono de tiuj admonoj fariĝis pli severa, ĝis la kulmino en majo de tiu ĉi jaro, kiam Usono sendis ne politikiston, nek diplomaton, sed generalon -- Laura Richardson -- por esprimi malaprobon al plifortigo de rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio.
La fakto, ke Usono uzis generalon por transdoni mesaĝon al Brazilo vekis la timon, ke la aliĝo de Brazilo al "La Zono kaj Vojo" povus kaŭzi usonan intervenon en internajn aferojn de Brazilo, samkiel okazis antaŭ 60 jaroj, kiam la klopodo de Brazilo fari komercon kun Ĉinio rezultis en puĉo kaj diktaturo, kiu daŭris 21 jarojn. Brazilaj militistoj ne bezonis helpon de Usono por la puĉo, sed usonaj militŝipoj partoprenantaj Operacon Frato Sam akompanis ĉion de malproksime, pretaj por interveni laŭ peto de brazilaj generaloj. Nur post la vizito de usona prezidento Richard Nixon al Pekino, Brazilo ricevis "permeson" por estigi komercajn kaj diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.
Sed prezidento Lula ne estis timigita de la vortoj de Richardson: Usono bezonas kompreni, ke Brazilo ne volas esti malamiko de Usono, nek de Ĉinio, sed disvolvi bonajn rilatojn kun ambaŭ. Sub la kreskanta polusiĝo en internaciaj rilatoj, kreskas la premo por ke Brazilo tenu flankon, sed la lando ne havas kondiĉojn por fari tion, do ĝi alprenas la strategion kalkuli avantaĝojn kaj riskojn rilatajn al ĉiu movo kaj klopodas laŭeble kompensi movon favoran al unu flanko per movo favora al alia en alia kampo. Bona funkciado de tiu strategio postulas, ke Brazilo ricevu avantaĝojn de ambaŭ flankoj per tiuj movoj.
Sub tiu perspektivo, la deklaro de Lula -- konfirmita la 22-an de julio, dum malgranda konferenco kun korespondantoj de alilanda gazetaro -- pri ebla partopreno de Brazilo en "La Zono kaj Vojo" devas esti komprenata laŭ la sekvaj premisoj: 1. La avantaĝoj, kiujn Brazilo gajnos aliĝinte "La Zonon kaj Vojon" superos la geopolitikan riskon. 2. Post plaĉi al Ĉinio per subskribo de interkonsento pri "La Zono kaj Vojo", la sekva movo de Brazilo devos plaĉi al Usono kaj alporti gajnon al brazilo. Tiel ĉiuj flankoj kontentiĝos, sed ankoraŭ ne estas klare, kion Usono volas de Brazilo.
Unu deklaro de Lula, tamen, meritas apartan atenton: Li substrekis oponon al nova malvarma milito kaj subtenon al suvereneco de landoj, kiuj rajtas mem elekti pri siaj komercaj kaj diplomatiaj rilatoj. Kontraŭe al kutimaj opinioj de analistoj, ke kontraŭi interesojn de Usono estus danĝere por Brazilo, Lula asertis la malon, ke plifortigo de kunlaboroj kun Ĉinio povas esti vojo por igi Brazilon malpli vundebla de unuopa fremda potenco, sekve pli kapabla antaŭenigi sendependan internacian strategion.
Responde al demando de raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, Lula diris, ke li volas estigi kun Ĉinio "strategian partnerecon en scienco kaj teknologio, produktado de icoj, esplorado kaj disvolvado de softvaroj". Li ankaŭ menciis, ke tiu partnereco kreos postenojn por laboristoj de ambaŭ landoj. Tiu respondo sugestas, ke intertraktado kun Ĉinio alportos ŝlosilajn avantaĝojn al Brazilo en kampo, kiun Lula delonge klopodas disvolvi en Brazilo, kaj en kiu Ĉinio estas ĉefrolulo. Tiu partnereco ankaŭ havas solidan bazon, konsiderante, ke la projekto CBERS -- Ĉin-brazila Satelito pri Teraj Resursoj -- estas konsiderata la plej sukcesa scienca partnereco de Brazilo kun alia lando.
Lula ankaŭ diris, ke Brazilo volas lerni de la ĉina sperto pri disvolvado kaj komunikis sian decidon partopreni la kunvenon de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) okazonta en Limo, Peruo, en novembro ĉijare. "Mi volas pridiskuti 'La Zonon kaj Vojon' kun Ĉinio. Mi volas informiĝi, kiun rolon Brazilo povus ludi en ĝi, ĉar ni ne volas esti nur spektantoj, ni volas aktivan partoprenon." La mesaĝo de Lula estas tre klara: Brazilo volas eksporti ne nur mineralojn kaj agrikulturajn produktojn, sed ankaŭ industriajn produktojn, inkluzive de tiuj pli kompleksaj kaj kun alta aldonvaloro.
La deklaroj de prezidento Lula ankaŭ sugestas, ke ŝajne estis granda evoluo en intertraktado pri aliĝo de Brazilo al "La Zono kaj Vojo" kaj ke geopolitikaj riskoj koncerne al tiu aliĝo montriĝis malgrandaj aŭ kompenseblaj alimaniere. Tre probable tio signifas, ke Ĉinio pretas fari proponon vere bonegan al Brazilo, verŝajne kun transdono de ŝlosilaj teknologioj, kiujn Brazilo de jardekoj malsukcese klopodas akiri de okcidentaj landoj.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat